Aleksej Leonov

Apollo-Sojuz-testprojektoAleksej Arĥipoviĉ Leonov, (ruse Алексей Архипович Леонов, latinliterigite laŭ sistemo IFA ɐlʲɪˈksʲej ɐˈrxʲipəvʲɪtɕ lʲɪˈonəf (naskiĝis la 30-an de majo 1934, mortis la 11-an de oktobro 2019) estis sovetia rusa kosmonaŭto, ĉefgeneralo de la sovetia aerarmeo, verkisto kaj artisto. La 18-an de marto 1965, li fariĝis la unua homo kiu sukcesis pri kosmopromeno, fake pri "eksterveturila agado" (EVA), elirante de la kosmokapsulo dum 12 minutoj kaj 9 sekundoj.

Aleksej Leonov
Persona informo
Naskiĝo30-an de majo 1934 (1934-05-30)
en Listvyanka, West Siberian Krai,  Sovetunio
Morto11-an de oktobro 2019 (2019-10-11) (85-jaraĝa)
en malsanulejo Burdenko, Moskvo
MortokialoDiabeto Redakti la valoron en Wikidata
TomboFederal Military Memorial Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojrusa
ŜtatanecoRusio (1991–2019)
Sovetunio (1934–1991) Redakti la valoron en Wikidata
Alma materinĝeniera aerarmea akademio Ĵukovski (–1968)
Kremenchuk flight college of National Aviation University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Aleksej Leonov
Familio
Edz(in)oSvetlana Pavlovna Dozenko (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupomilitary aviator (en) Traduki
militpiloto
esploristo
oficiro de aerarmeo
verkisto
kosmonaŭto
pentristo
milita adiadisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

En julio 1975, Leonov komandis la kosmoŝipon Sojuz 19 en la misio Apollo-Sojuz-testprojekto, kiu en la kosmo dum du tagoj kuniĝis kun la usona komando kaj servo-modulo de la usona kosmoŝipo Apollo.