Adrien Baillet

Adrien BAILLET (13-a de Junio 1649 – 21-a de Januaro 1706) estis franca teologo kaj fakulo pri literatura kritiko. Li estas konata kiel biografo de René Descartes.

Adrien Baillet
Persona informo
Naskiĝo13-an de junio 1649 (1649-06-13)
en La Neuville-en-Hez
Morto21-an de januaro 1706 (1706-01-21) (56-jaraĝa)
en Parizo
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoHuës O'Neil de Beaulieu • Balt. Hezeneil de La Neuville • Albert Lainier de Verton • Sieur A.B. • Daret de La Villeneuve vd
Okupoteologo
literaturkritikisto
biografo
historiisto
bibliotekisto
klasikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojQ19190643 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivoj redakti

Li naskiĝis en La Neuville-en-Hez, ĉe Beauvais, en la regiono de Pikardio, Francio. El malriĉa familio, liaj gapatroj povis nur sendi lin al malgranda lernejo en la vilaĝo, kaj li poste lernis iom de latino de la monaĥoj de proksima konvento. Baillet ricevis pli altan edukon en la teologia seminario kaj estis nomumita poste instruisto en la lernejo de Beauvais. En 1676 li iĝis pastro en Méru. Poste, li estis kanoniko en Beaumont-les-Nonains.

Li translokiĝis al Parizo, kie en 1680 estis nomumita bibliotekisto de François-Chrétien de Lamoignon, ĝenerala advokato en la Parlamento de Parizo. Li multe legis kaj akiris vastan saĝulon dum prilaboris rezonitan katalogon en 32 folioj de sia biblioteko. Ekde tiam, li ekproduktis verkojn, ĉefe pri historio kaj religio. La ceteron de sia vivo li pasigis laborege; pro mezbona sano kaj malfortigita pro troa studo kaj malriĉo, li mortis tro frue en 1706.

Verkoj redakti

El liaj nombraj verkoj la jenaj estas la plej rimarkindaj:

  1. Histoire de Hollande depuis la trève de ióop Jusqu’d 1690 (4 vol. 1693), pluigo de Grotius, kaj publikigita sub la nomo La Neuville
  2. Les Vies des saints (4 vol. 1701)
  3. Des Satires personnelles, traité historique et critique de celles qui portent le litre d’Anti (2 vol. 1689)
  4. La vie de monsieur Descartes (2 vol. 1691; moderna eldono en unu volumo: La vie de monsieur Descartes, Paris: Éditions des Malassis, 2012)
  5. La vie de mr. Des-Cartes. Réduite en abregé (1692; moderna eldono: Vie de Monsieur Descartes, Paris, La Table Ronde, 1992)
  6. Auteurs déguisés sous des noms étrangers, empruntes, &c. (1690)
  7. Jugemens des savans sur les principaux ouvrages des auteurs (9 vol. 1685—1686).