Ŝanhaja Kunlabora Organizo

internacia organizaĵo en Azio

Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ĉine: 上海合作组织; ruse Шанхайская организация сотрудничества), ŜKO aŭ angle SCO pri Shanghai Cooperation Organization, estas regiona internacia organizo.

Ŝanhaja Kunlabora Organizo
interregistara organizaĵo
Komenco14-a de junio 2001 vd
SidejoPekino
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Zhang Ming • Vladimir Norov • Zhang Deguang • Bolat Nurgaliyev • Muratbek Imanaliyev • Dmitry Mezentsev • Rashid Alimov vd
Lingvoj

rusa lingvo
ĉina lingvo

FiliojRegional Anti-Terrorist Structure vd
RetejoOficiala retejo
vdr

La organizo rezultiĝis de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio en la jaro 1996, en tiu sama jaro al ĝi aliĝis Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio. En 2001 aliĝis ankaŭ Uzbekio. La oficiala dato de la fondiĝo estas la 14-a de junio 2001, kiam okazis kunveno de la ŝtatestroj de la organizo en Ŝanhajo.

Barato kaj Pakistano membriĝis al ŜKO la 9-an de junio 2017 en Astano, Kazaĥio.

Dekomence la ĉefa prioritato de kunlaboro kadre de la organizo estis batalo kontraŭ terorismo, trafiko de narkotaĵoj ks. Poste ankaŭ ekonomia kunlaboro iĝis unu el la prioritatoj.

Kvar landoj membras en la organizo kiel ŝtatoj-observantoj: Afganio, Belorusio, Irano kaj Mongolio.

Kunvenoj de la ŝtatestroj de la membraj ŝtatoj redakti

DatoŜtatoUrbo
114-a/15-a de junio 2001 Ŝanhajo
27-a de junio 2002 Sankt-Peterburgo
328-a/29-a de majo 2003 Moskvo
417-a de junio 2004 Taŝkento
55-a de julio 2005 Astano
614-a/15-a de junio 2006 Ŝanhajo
716-a de aŭgusto 2007 Biŝkeko
828-a de aŭgusto 2008 Duŝanbeo
915–16-a de junio 2009 Jekaterinburgo
1010–11-a de junio 2010 Taŝkento[1]
1114–15a de junio 2011 Astano[2]
126-7-a de junio 2012 Pekino
1313-a de septembro 2013 Biŝkeko
1411–12-a de septembro 2014 Duŝanbeo
159–10-a de julio 2015 Ufa
1623-24-a de junio 2016 Taŝkento[3]
178–9-a de junio 2017 Astano
189-10-a de junio 2018 Cindao

Referencoj redakti

  1. Joint Communiqué of Meeting of the Council of the Heads of the Member States of the Shanghai Cooperation Organisation. Shanghai Cooperation Organisation. Arkivita el la originalo je 10 July 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-10. Alirita 2017-10-22.
  2. Tang Danlu. "SCO vows to strengthen cooperation with its observers, dialogue partners", News (Xinhuanet), Xinhua News Agency, 11 June 2010. Kontrolita 11 June 2016.
  3. Song Miou. "Uzbekistan to host 16th SCO summit in 2016 (ŜKO en Uzbekio en 2016)", News (Xinhuanet), Xinhua News Agency, 10 July 2015. Kontrolita 11 June 2016.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti