Giles Gilbert Scott


Kavaliro Giles Gilbert SCOTT (n. la 9-an de novembro 1880 - m. la 8-an de februaro 1960) estis brita angla arkitekto.

Giles Gilbert Scott
Persona informo
Naskiĝo9-an de novembro 1880 (1880-11-09)
en Liverpool
Morto8-an de februaro 1960 (1960-02-08) (79-jaraĝa)
en Londono
MortokialoPulma kancero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (–1927) Redakti la valoron en Wikidata
Alma materBeaumont College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Giles Gilbert Scott
Familio
PatroGeorge Gilbert Scott la pli juna Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oAdrian Gilbert Scott (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoarkitekto Redakti la valoron en Wikidata
VerkojKatedralo de Liverpolo
Church of St Paul, Liverpool
St Columba's Cathedral
Statue of George V
vdr
La anglikana katedralo de Liverpool
Telefonbudoj konstruataj laŭ la desegno de Scott

Li estis ano de dinastio de arkitektoj. Lia patro estis George Gilbert Scott la pli juna, lia onklo John Oldrid Scott, kaj lia avo Kavaliro George Gilbert Scott: ĉiuj laboris kiel arkitektoj.

Li miksis modernismon kun la tradicio de la angla gotika reviviĝo. Li desegnis plurajn preĝejojn, kaj famis aparte pro la desegno de la anglikana katedralo de Liverpool, por kiu li venkis en konkurso en 1903. Li desegnis ankaŭ la tradician anglan ruĝan telefonbudon. Post ĝia detruo de bomboj en 1941, li desegnis novan ĉambron por la angla Ĉambro de Deputitoj.