Woyzeck (filmo)

Woyzeck [ˈvɔʏtsɛk] estas germana drama filmo de 1979, produktorita kaj reĝisorita de Werner Herzog en kiu stelulis Klaus Kinski kaj Eva Mattes. Ĝi estas adaptaĵo de nefinita teatraĵo Woyzeck de la germana dramaturgo Georg Büchner.

Woyzeck
filmo
Originala titoloWoyzeck
Originala lingvogermana lingvo
Kina aperdato1979, 25 maj. 1979
Ĝenrofilma dramo
KameraadoJörg Schmidt-Reitwein
Reĝisoro(j)Werner Herzog
Produktisto(j)Werner Herzog
ScenaroWerner Herzog • Georg Büchner
Filmita enTelč
Loko de rakontoMezeŭropo
RolantojKlaus Kinski • Eva Mattes • Wolfgang Reichmann • Willy Semmelrogge • Josef Bierbichler • Volker Prechtel • Dieter Augustin • Irm Hermann • Wolfgang Bächler • Herbert Fux • Rosemarie Heinikel
IMDb
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
La bazarplaco de Telč, urbo kie oni filmis scenojn de la filmo.

Franz Woyzeck, soldato enpostenigita en germana provinca urbo, estas la patro de eksterjura infano havigita kun Marie, sia amantino. Woyzeck pligrandigas sian salajron per laboroj por la kapitano kaj per eksperimentoj por la doktoro. Tiukadre, la doktoro petas al Woyzeck manĝi nur pizojn. La mensa sano de Woyzeck malpliiĝas kaj ekhavas apokalipzajn viziojn. Ekde tiam, Marie laciĝas de Woyzeck kaj interesiĝas de bandestro, kiu en neklara sceno en la ĉambro de Marie, ŝajne perfortis ŝin.

Woyzeck, ĵaluza, kverelas kun la bandestro kiu batas kaj humiligas lin. Poste Woyzeck ponardas Marie ĝismorte proksime de baseno. Tien li forĵetas la tranĉilon kaj, klopode al la sangolavado, li entreprenas la halucinon naĝi en la sango de Marie.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti
  • Klaus Kinski : Friedrich Johann Franz Woyzeck
  • Eva Mattes : Marie
  • Wolfgang Reichmann : la kapitano
  • Willy Semmelrogge : la doktoro
  • Josef Bierbichler : la bandestro
  • Paul Burian : Andres
  • Volker Prechtel : la metiisto
  • Dieter Augustin : la ĉarlatano
  • Irm Hermann : Margret
  • Wolfgang Bächler : la judo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Woyzeck (1979 film) en la angla Vikipedio.