Wołomin

urbo en nuntempa Pollando

Wołomin estas urbo en la provinco (historie vojevodio) Mazovio de Pollando, en la nordoriento de la pola ĉefurbo Varsovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la - ankaŭ principe samnoma - distrikto Wołomiński.

Wołomin

Blazono

Blazono
urbo
Wołomin (Pollando)
Wołomin (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomoWołomina
ProvincoMazovio
DistriktoDistrikto Wołomiński
KomunumoKomunumo Wołomin
Speco de komunumoUrbo-kampa
Koordinatoj52° 21′ N, 21° 14′ O (mapo)52.3521.233333333333Koordinatoj: 52° 21′ N, 21° 14′ O (mapo)
Areo17,32 km²
Loĝantaro36568 (en 2004)
Loĝdenso2 110 loĝ./km²
Poŝtkodo05-200
Telefona antaŭkodo22
AŭtokodoWWL, WV
TERYT1142034124
EstroJerzy Mikulski
Titolo de estroUrbestro
Adreso de estraroul. Ogrodowa 4
Poŝtkodo de estraro05-200
Telefono de estraro22 787-65-20
Fakso de estraro22 787-65-14
Poŝto de estraro[email protected]
Komunuma retejohttp://www.um.wolomin.pl
vdr

Laŭ donitaĵoj por la 31-a de decembro 2014 la urbo nombris 37 389 loĝantojn.

Wołomin apartenas al aglomeraĵo de Warszawa. Situas 20 km de la centro de Varsovio laŭlonge de la fervojlinio al Bjalistoko (du stacioj en Wołomin).

Wołomin estas membro de la Asocio de Polaj Urboj.

Homoj ligitaj kun la urbo

redakti

Internacia kunlaboro

redakti

Historio

redakti

Unuaj mencioj pri Wołomin devenas de la 15-a jarcento. En la jaroj 1428-1501 la loko estis konata kiel Zacięciwa. La nomo Wołomin devenas de la 16-jarcenta proprietulo, nobelo Jan de Volumne (pole: Wołuński).

Dum intermilita periodo en 1920 sur la kampoj de Ossów (distrikto Wołomiński) okazis ŝlosilaj bataloj de la Batalo de Varsovio. La urbo mem estis atestanto de nesukcesa provo konkeri ĝin de bolŝevikoj la 15-an de aŭgusto 1920.

Dum la dua mondmilito judoj de Wołomin estis lokigitaj de la germana okupanto en geto establita inter Wołomin kaj vilaĝo Kobyłka, poste tra la Varsovia geto forveturigitaj al ekstermejo Treblinka kaj tie gasumitaj.

La 30-an de julio 1944 apud Wołomin komenciĝis la plej granda batalo de kirasitaj armeoj sur la pola teritorio. Ambaŭflanke partoprenis ĝin po ĉ. 1000 tankoj – pli ol duono estis detruitaj en la bataloj. La semajna batalo finiĝis per malvenko de Ruĝa Armeo. En ĝi pereis 13 soldatoj de la urba unuo de Pola Enlanda Armeo.

La bataloj, antaŭkampe de Varsovio, estis lasta impulso por decido pri eksplodo de la ribelo de Varsovio.

situo de la urba areo (ruĝe) en la nordoriento de la pola ĉefurbo Varsovio