Viktoria (Britio)

reĝo de Britio, kiu reĝis de 1837 ĝis 1910

Viktoria (laŭ PIV2, Viktorino; angle Alexandrina Victoria; naskiĝis la 24-an de majo 1819, mortis la 22-an de januaro 1901) estis brita reĝino, kiu regis de la 20-a de junio 1837 ĝis sia morto.

Viktoria
Reĝino de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando
Regado18371901
AntaŭuloVilhelmo la 4-a
SekvantoEduardo la 7-a
Persona informo
Alexandrina Victoria
Victoria
NaskonomoPrincess Alexandrina Victoria of Kent
Naskiĝo24-an de majo 1819 (1819-05-24)
en Palaco Kensington,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto22-an de januaro 1901 (1901-01-22) (81-jaraĝa)
en Osborne House,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis percerba sangado vd
TomboThe Royal Mausoleum vd
ReligioAnglikanismo vd
EtnoBritoj vd
Lingvojanglagermanafrancaitalalatinaurduo vd
LoĝlokoPalaco KensingtonPalaco Buckingham • Osborne House • Kastelo Windsor vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma materWindlesham House School vd
Subskribo Viktoria (Britio)
Familio
DinastioHanovra dinastio vd
Patroprinco Edvardo Aŭgusto, duko de Kent kaj Strathearn vd
Patrinoprincino Viktoria de Saksio-Koburgo-Saalfeld vd
GefratojPrince Karl, 3rd Prince of Leiningen • Feodora, Princess of Hohenlohe-Langenburg vd
Edz(in)oAlberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao
InfanojViktorino Princino de Unuiĝinta Reĝlando • Eduardo la 7-a • Alico de Britio • Alfred, duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao • Princino Heleno de Britio • Princess Louise, Duchess of Argyll • Prince Arthur, Duke of Connaught and Strathearn • Prince Leopold, Duke of Albany • Princino Beatrico de Britio vd
ParencojSara Forbes Bonetta • Georgo la 3-aGeorgo la 4-aVilhelmo la 4-a • Viktorino Eŭgenino • Vilhelmo la 2-aNikolao la 2-a de RusioGeorgo la 5-a de Britio • Viktorino Princino de Britio • Louise, Princess Royal • Prince Albert Victor, Duke of Clarence and Avondale • Maud de Kimrio • Prince Alexander John of Wales • Alexander Mountbatten, 1st Marquess of Carisbrooke • Lord Leopold Mountbatten • Prince Maurice of Battenberg vd
Profesio
Okupomonarko • pentristo • verkisto • taglibristo • aŭtobiografo • aristokrato vd
Reĝino de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando
Dum1837-1901
AntaŭuloVilhelmo la 4-a
SekvantoEduardo la 7-a
Imperiestrino de Hindio
Dum18761901
Antaŭulo
SekvantoEduardo la 7-a
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Reĝino Viktoria en 1887.
Reĝino Viktoria sur poŝtmarko de la Niĝerborda Protektorato de 1894.
Politika karikaturo de 1876 montranta Benjamin Disraeli kronantan la reĝinon Viktoria kiel Imperiestrino de Hindio.

Tiom longe ŝi regis, ke en Britujo oni laŭ ŝi nomis historian periodon Viktorina Epoko. Dum ŝia regado okazis la momento de plej ekspansio de la Brita imperio. Krom monarko de la Unuiginta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, ŝi krome portis la titolon de "Imperiestrino de Hindio" (kiu inkludis la nunajn teritoriojn de Barato, Bangladeŝo, Pakistano, ktp.).

Dum tiu epoko kulminis la industria revolucio, kiu portis gravajn sociajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn al la lando.

Viktoria estis la lasta reĝo el la Hanovra dinastio; ŝia posteulo apartenis al la dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Ŝi testamentis, ke ŝi restu la sola brita reĝino kun la nomo Viktoria, kio ĝis nun estis respektata (rim. pri la viktorina moralo). Pro multe da nepoj, ankaŭ reĝoj, ŝia epiteto estas: "Avino de Eŭropo".

Ŝia portreto aperis sur la unua poŝtmarko de la mondo.

Ŝia regado de pli ol 63 jaroj estas rimarkinde longa - ĝi validis kiel la plej longa de ĉiuj britaj monarkoj, ĝis la 9-a de septembro 2015, kiam Elizabeto la 2-a preterpasis ŝian rekordon kaj fariĝis la plej longe tronanta monarĥo en la historio de Britio kaj Anglio.

Ŝia kolego Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio regis proksimume samtempe, de 1848 ĝis 1916.