Usona Poŝta Servo

sendependa agentejo de Usona registaro pri poŝto

La Usona Poŝta Servo - angle United States Postal Service, USPS - estas ŝtata konzerno, kies tasko, klare esprimita en la nomo, estas liveri poŝtajn servojn ene de, al kaj el Usono. Pri certaj poŝtaj servoj la konzerno havas nacian monopolon. La sidejo de la konzerno, kiu fondiĝis jam en 1775, estas en Vaŝingtono. En la Usona Poŝta Servo laboras preskaŭ 600 000 dungitoj, kaj ĝi vivtenas proksimume 30 000 poŝtoficejojn.

Usona Poŝta Servo (United States Postal Service, USPS)
Usona Poŝta Servo (United States Postal Service, USPS)
sendependa agentejo de Usona registaro • poŝta servo • negoco vd
Dum1-a de julio 1971 - nekonata/nuntempe
AntaŭuloUnited States Post Office Department
Jura formoŝtata konzerno
Fondita1775
FondintojUsona Kongreso vd
Ĉefestro(j)Patrick R. Donahoe • Megan Brennan vd
Sidejo
475 L'Enfant Plaza SW
Vaŝingtono 20260-2202
Usono
LandoUsono
Estr(ar)oPatrick R. Donahue,
Postmaster General
Dungitoj596 000 (2010)
Spezosumo68,09 miliardoj da usonaj dolaroj (2009)
Agokampoloĝistiko
filiaj kompaniojUnited States Postal Service Office of Inspector General • United States Postal Inspection Service vd
Posedataj kompaniojMr. ZIP • Minneapolis Post Office • United States Post Office vd
TTTwww.usps.com
vdr

La servo fondiĝis en 1775 laŭ dekreto de la dua kontinenta kongreso de Usono, fare de Benjamin Franklin. Inter la jaroj 1792 bis 1971 la serva estro, nomata United States Postmaster General, havis la rangon de nacia ministro.

Vidu ankaŭ

redakti