Tracy Chapman

Tracy CHAPMAN (naskiĝis la  30-an de marto 1964(nun 1964-03-30) en Cleveland, Ohio) estas usona kantistino kaj kantaŭtoro. Ŝia repertuaro havas protestan kaj engaĝitan aspekton, kaj ŝia stilo miksas bluson, folkrokon kaj soulon. Ŝi sukcesis ekde la eldono de sia unua albumo, interalie dank'al sia partopreno en la koncerto por la 70-a naskiĝtago de Mandela en junio 1988, kie ŝi prezentis Talkin' 'bout a Revolution kaj Fast Car.

Tracy Chapman
Tracy Chapman koncertanta en Bruĝo (Belgio) en julio de 2009.
Tracy Chapman koncertanta en Bruĝo (Belgio) en julio de 2009.
Bazaj informoj
Naskiĝo30-an de marto 1964 (1964-03-30) (60-jaraĝa)
en Klevlando
DevenoUsono
ĜenrojBluso, Folkroko, Soulo
InstrumentojGitaro, Elektra gitaro
Aktivaj jaroj1988 - nuntempo
EldonintoElektra Records
Retejowww.tracychapman.com
Persona informo
Lingvojusona angla
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato Tufts Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokantaŭtoro
komponisto
gitaristo
surstrata artisto
kantisto
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Aŭtorino de ok studialbumoj, de Tracy Chapman (1988) ĝis Our Bright Future (2008), ŝi vendis pli ol kvardek milionojn da albumoj tutmonde kaj ricevis kvar Grammy-Premiojn. Ŝiaj ĉefaj sukcesoj ankaŭ inkluzivas kantojn Baby Can I Hold You, Crossroads, New Beginning kaj Sing for you. Ŝi partoprenis la koncerton "Tribute to Buddy Guy" en 2012 en la Kennedy-Centro antaŭ prezidanto Barack Obama.

Studialbumoj

redakti
  • Tracy Chapman (1988)
  • Crossroads (1989)
  • Matters of the Heart (1992)
  • New Beginning (1995)
  • Telling Stories (2000)
  • Let It Rain (2002)
  • Where You Live (2005)
  • Our Bright Future (2008)