Tony Banks

Anthony George "Tony" Banks (27-an de marto 1950) estas brita komponisto kaj plur-instrumentisto, ĉefe konata kiel klavaristo kaj fondomembro de la grupo de progresiva roko nome Genesis. Li estas unu el nur du membroj (la alia estas la basgitaristo Mike Rutherford), kiuj estis ĉe Genesis dum ĝia tuta historio.

Tony Banks
Persona informo
NaskonomoAnthony George Banks
Naskiĝo27-an de marto 1950 (1950-03-27) (74-jaraĝa)
en East Hoathly with Halland
Lingvojangla
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Sussex
Charterhouse School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoklavaristo
kantoverkisto
pianisto
komponisto
gitaristo Redakti la valoron en Wikidata
VerkojSeven – A Suite for Orchestra
TTT
Retejohttp://www.tonybanksmusic.co.uk/
vdr
Banks lude kun Genesis en Danio, 2007

Banks estis unu el la ĉefaj komponistoj de la muziko de Genesis, kaj ankaŭ faris ĉefajn vortumajn kontribuojn al la bandaj kantoj. Kiel klavaristo li uzis varion de instrumentoj, inklude la sintezilon ARP Pro Soloist, la melotronon, kaj la organojn Yamaha CP-70 kaj la Hammond T-102. En la plej komencaj jaroj de la bando Banks ludis akustikan gitaron por kelkaj el la mildaj kaj paŝtistecaj kantoj.