Tektono (genro)
![]() | Por la geologia procezo, vidu la artikolon Tektono. |
La tektono aŭ tik-arbo (Tectona) estas genro de arboj el Sudorienta Azio. Ĝi apartenas al la familio de Lamiaceae (en pli malnovaj klasifikoj al Verbenaceae). Kelkfoje ĝi estas inkludita en la subfamilio de Prostantheroideae [1].
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() foliaro kaj frukto de granda tektono | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Estas tri specioj de tektono :
- Tectona grandis (granda tektono) , kun vasta disvastiĝo en Hindujo kaj Hindoĉinujo;
- Tectona hamiltoniana (dahata tektono) estas loka, endemia specio el Birmo, kie ĝi estas minacata;
- Tectona philippinensis (filipina tektono) estas endemia en Filipinoj, kaj estas ankaŭ endanĝerigata.
La ekonomie plej grava specio estas la granda tektono, kies ligno estas malmola, neputrema kaj tre utiligata por konstruado de ŝipoj, vagonoj, pordoj, fenestroj kaj mebloj [2].
Referencoj
redakti🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka