Sissach (distrikto)

La distrikto Sissach estas administra unuo de la Kantono Bazelo Kampara. Ĝi havis 33279 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Distrikto Sissach
Blazono de Sissach
Kastelo Ebenrain en Sissach
Mapo de la distrikto Sissach
distrikto de SvisioDistriktoj de Kantono Bazelo Kampara
Kantono Bazelo Kampara
ĈeflokoSissach
Geografia situoCH1903: 569927 / 101758 (mapo)46.0666666666677.05Koordinatoj: 46° 4′ N, 7° 3′ O; CH1903: 569927 / 101758 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj33279  (2008-12-31)
Areo138,29 km²
Loĝantardenseco240,65 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1304
vdr

Geografio

redakti

La distrikto Sissach situas en sudoriento de la kantono. Ĝi etendiĝas en la valo de la rivero Ergolz, kiu komenciĝas en sudo ĉe la Suba Hauensteinpasejo, kiu estas la limo al Kantono Soloturno. En oriento kaj nordo ĝin limigas malaltaj montoĉenoj, kiuj apartenas ankoraŭ al la Ĵurasa Montaro, kaj formas la limon kun Kantono Argovio. Nur al nordokcidento la valo estas malfermita al la direkto de Liestal. La distirikto Sissach estas relative maldense loĝata kaj marikta plej parte per agrikulturo, arbaro kaj monteta pejzaĝo. En kontrasto al la cetere kantona areo ĝi konsistas ĉefe el malgrandaj kaj malgrandegaj vilaĝoj.

La distrikto limas en nordo la distrikto Rheinfelden en Kantono Argovio, en oriento al la distrikto Laufenburg ankaŭ en Argovio, en sudo al distrikto Gösgen en Kantono Soloturno kaj en sudokcidento al la distrikto Waldenburg kaj en nordokcidento al la distrikto Liestal.

Trafiko

redakti

Tra la distrikto kondukas la fervojlinio de Bazelo al Olten tra la Hausensteintunelo, kiu estas bazo-tunelo tra la Ĵurasa Montaro. Tio estas unu el la plej gravaj fervojlinioj de Eŭropo, ĉar ĝi tra la Gotardo konektas Germanion kun Italio. Okcidente de la nova linio kun la baztunelo kondukas la malnova Hauensteinlinio, kiu hodiaŭ estas servata per la regiona trajnlinio S9, kaj servas kiel rezerva linio en kazo de problemoj kaj tro da trafiko en la baztunelo.

Paralele al la fervojo kondukas la ĉefstrato 2 super la Suba Hauensteinpasejo kaj la nacia aŭtoŝoseo A2.

Historio

redakti

Jam en la romia epoko la trafikvojo tra la Ergolzvalo trans Hauenstein supozeble estis de granda signifo. Ja situis norde de ĝi ĉe la bordo de la Rejno la iama romia urbo Augusta Raurica, de kie oni por atingi al Soloturno devis trapasi aŭ la Supran aŭ la Suban Hauensteinpasejon. Distrikto Sissach unuan fojon estis menciita en mezepoko kiel Sisgau jam en la jaro 835. En la jaro 1041 la imperiestro de la Sankta Romia imperio, Henriko la 3-a, transigis la distrikton Sisgau al la episkopo en Bazelo. Post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 la distrikto Sissach fariĝis distrikto de la tiam fondita Kantono Bazelo Kampara.

Komunumoj de la distrikto Sissach

redakti

Kun 29 komunumo (stato komence de 2009) la distrikto Sissach estas la plej komunumriĉa distrikto de la kantono. La komunumoj fakte dividiĝas en du kategoriojn, nome la komunumoj ĉe la Hauensteinbazfervojlinio, kiuj estas relative grandaj kaj urbecaj kun industrio, kaj la komunumoj, kiuj situas flanke de la trafikvojoj kaj konservis sian kamparanan karakteron kaj estas tre maldense logaĝataj. Jen la listo de la distriktaj komunumoj:

BlazonoNomoLoĝantaro
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Anwil5733.962841
Böckten7782.282842
Buckten6891.992843
Buus9398.852844
Diepflingen5551.442845
Gelterkinden56999.792846
Häfelfingen2683.962847
Hemmiken2733.392848
Itingen18453.142849
Känerkinden4931.482850
Kilchberg1311.592851
Läufelfingen12558.152852
Maisprach9335.062853
Nusshof2091.722854
Oltingen4197.182855
Ormalingen19164.232856
Rickenbach5462.902857
Rothenfluh75310.932858
Rümlingen3692.282859
Rünenberg7894.982860
Sissach61308.872861
Tecknau8342.352862
Tenniken8714.672863
Thürnen13352.252864
Wenslingen6945.912865
Wintersingen6176.952866
Wittinsburg4223.212867
Zeglingen4627.912868
Zunzgen24826.872869
Totale (29)33'279138.291304

Eksteraj ligiloj

redakti