Sebastiano de Milano

saktulo kaj kristana martiro de la 3-a jarcento
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kristana sanktulo. Por informoj pri la urbo San Sebastián, vidu la artikolon Donostio.

Sankta Sebastiano (naskiĝis 256 en Narbono, Francio, mortis en 286) estis martiro kristana, mortigita dum la persekutado de la imperiestro Diokleciano.

Sankta
Sebastiano
Persona informo
Sebastianus
Naskiĝo256
en Narbonne
Morto20-an de januaro 287 (0287-01-20)
en Romo
Mortis proPersekutado de Diokleciano Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perSkurĝado Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboBaziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolika eklezio vd
ŜtatanecoRoma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okuposoldato Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo, martiro
Festotago20-a de januaro
Atributojtrafita de sagoj
PatronecoSoldatoj, plagoj, sagoj, atletoj
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Sankta Sebastiano, de Botticelli.
Sankta Sebastiano, de Mantegna.

Laŭ aprokrifa verko atribuita al Sankta Ambrozio de Milano, Sebastiano estis soldato kiu eniris romian armeon ĉirkaŭ 283. Diokleciano, ne sciante ke li estis kristano, nomis lin kapitano de sia gvardio persona, la Pretora gvardio. Ĉirkaŭ 286, lia milda konduto kontraŭ arestitaj kristanoj igis lin kondamnita de perfido, kaj la imperiestro ordonis lian ekzekutadon per sagoj (kiuj fariĝis lia simbolo de sanktulo). Sed Sebastiano ne mortis, kaj oni kondukis lin denove al Diokleciano, kiu ordonis bati lin ĝis la morto.

La barbara metodo de ekzekutado de Sebastiano, igis lin ofta temo de mezepoka arto, kiam li aperis, ĝenerale, kiel junulo ligita al paliso kaj vundita de multaj sagoj.

La festotago de Sankta Sebastiano estas la 20-a de januaro en la eklezioj romkatolika kaj evangeli-luteranaj, kaj la 18a de decembro por la kristan-ortodoksa kaj grek-katolika eklezioj.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti