Prometeo (luno)

natura satelito de Saturno
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Prometeo (apartigilo).

Prometeo estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno, kiu orbitas interne de la saturna ringo F.

Prometeo
Natura satelito  de Saturno (XVI)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Prometeo, fotita de Cassini la 26-an de decembro 2009)
Prometeo, fotita de Cassini la 26-an de decembro 2009)
Prometeo, fotita de Cassini la 26-an de decembro 2009)
satelito de SaturnoPaŝtist-satelitoregula satelito
Oficiala nomoSaturno XVI[1]
Aliaj nomojS/1980 S 27 vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭPrometeo vd
Malkovro
MalkovrintoStewart A. Collins kaj D. Carlson
Dato de malkovro31-a de oktobro 1980[1]
Loko de malkovroUsono[1]
Unua superflugoVoyager 1
(25-an de oktobro 1980)[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso139 470 km
Discentreco0,0023
Klinangulo0° (rilate al la ekvatoro de Saturno)
Periodo0,613 tago
Fizikaj ecoj
Diametro119 × 87 × 61 km (ne sfera)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
3,3 × 1017 kg
0,63 × 103 kg/m3
~0,003 m/s2
~19 m/s
Rotacia periodoKaptita rotacio
Aksa kliniteco
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo0
Surfaca temperaturo~74 K
Albedo
Geometria albedo
0,6
0,6 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo15,5
vdr

Malkovro redakti

Malkovris ĝin Stewart A. Collins kaj D. Carlson, je la mez-oktobro 1980[2] sur fotoj de Voyager 1 faritaj la 25-an de oktobro 1980.

Prometeo altiras materion el la ringo F

Orbito redakti

Prometeo orbitas proksime de la interna rando de la ringo F, kaj estas ties interna paŝtist-satelito. Bildoj senditaj de Cassini montras, ke la gravito de Prometeo kreas ondojn en la ringo F, kaj ke, kiam la lunoestas ĉe sia apoapsido (do, plej proksima de la ringo) ĝi altiras materion[3] el la ringo.

La prometea orbito estas perturbata de Pandoro: Observoj de 1995 kaj 1996 montris, ke Prometeo malfruis de 20° for de la loko, kie ĝi estu laŭ kalkuloj de 1981, la orbito de Prometeo estas kaosa, ĉar ĝi estas en orbita resonanco kun Pandoro. Plej gravaj orbitaj ŝanĝoj okazas ĉiuj 6,2 jaroj, kiam la periapsido de Pandoro laŭliniiĝas kun la apoapsido de Prometeo. Tiam la du lunoj proksimiĝas je 1 400 km.

Prometeo estas perturbanto de la orbito de Atlaso, pli malgranda luno ĉe la ekstera rando de la ringo A, al averaĝa distanco de 1 680 km.

Formo redakti

Prometeo estas longforma objekto (119 km × 87 km × 61 km). Ĝia malgranda denso pensigas, ke ĝi estas glacia kaj porhava. Ĝia surfaco montras kraterojn, valojn, klifojn, kvankam ĝi aspektas malpli kraterhava ol la najbaraj lunoj Pandoro, Epimeteo, Jano.

Nomo redakti

Ĝia maldaŭra nomo estis S/1980 S 27. Oni nomis ĝin laŭ latitano Prometeo, frato de Atlasokaj Epimeteo

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti