Paulo Coelho

Brazila verkisto (1947–)

Paulo COELHO [paŭlu koelju] (naskiĝis en la 24-a de aŭgusto 1947, en Rio-de-Ĵanejro) estas tre fama brazila verkisto, ankaŭ konata kiel la Sorĉisto pro siaj ideoj kaj spertoj kaj pro la temo de siaj verkoj.

Paulo Coelho
Persona informo
Paulo Coelho
Naskiĝola  24-an de aŭgusto 1947(nun 1947-08-24) (76‑jara)
en Rio de Ĵanejro
Naciecobrazilo
Lingvojportugala vd
ŜtatanecoBrazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materSt. Ignatius College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)oCristina Oiticica
AmkunuloChristina Oiticica (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoverkisto
poeto-juristo
sciencfikcia verkisto
kantotekstisto
kantoverkisto
komponisto
blogisto
aktoro
romanisto
scienca esploristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enBraziljoTarbes vd
Aktiva dum1982-2009
Verkado
Temojfilozofio, spirito
VerkojLa Alkemiisto
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Paulo Coelho naskiĝis en familia medio katolika, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, kie li studis ĉe katolika lernejo. Konita per sia ribelemo, kiam li havis 17 jarojn, li jam tri-foje estis interniginta en psikiatrian klinikon.

En la 1960aj jaroj li iĝis hipio kaj forlasis siajn studojn por vojaĝi tra Meksiko, Ĉilio, Bolivio, Eŭropo kaj Nordafriko. Post du jaroj li revenis al Brazilo kaj komencis komponi kanzonojn kun Raul Seixas. En 1974 li estis arestita pro agoj kontraŭaj al la tiama brazila politika sistemo.

Li okupas la unuajn poziciojn ĉe listoj de plej vendataj libroj en landoj tre diversaj, kiel Usono, Meksiko kaj Hispanujo. Inter la brazilaj verkistoj li vendis plej da libroj , eĉ pli ol Jorge Amado.

En 2001 li okupis la Seĝon 21 de la Brazila Beletristika Akademio. Tamen kelkaj kritikistoj konsideras lin aŭtoro malgranda.

Antaŭe li loĝis kun sia edzino, Cristina Oiticica, duonan jaron en Rio-de-Ĵanejro kaj la alian duonon en Saint-Martin (Hautes-Pyrénéees) en Francio, kie li posedas domon. Nuntempe ili permanente loĝas en Ĝenevo, Svislando.

Verkoj

redakti

En Esperanto aperis

redakti
Trovu « Paulo Coelho » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj

redakti