Paul Hogan

aŭstralia aktoro

Paul Hogan estas aŭstralia aktoro, naskiĝinta la 8-an de oktobro 1940 en Lightning Ridge, Novsudkimrujo

Paul Hogan
Persona informo
Naskiĝo8-an de oktobro 1939
en Aŭstralio Lightning Ridge, Novsudkimrujo, Aŭstralio
Lingvojangla vd
LoĝlokoSanta Barbara vd
ŜtatanecoAŭstralio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materParramatta Marist High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)oLinda Kozlowski (1990-nuntempo)
Infanoj5
Profesio
Okupokomikisto
televida aktoro
aktoro
filmproduktoro
scenaristo
filmaktoro
produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enAŭstralio vd
Aktiva dum1971– vd
Aktorado
Fama roloaŭstralia arbarano Michaelo "Krokodilo" Dundee
Premio Ora Globo
Plej bona aktoro
1987 Crocodile Dundee
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis unue profesia soldato. Paul Hogan elkreskis en Sidnejo. Li ne finvizitis mezlernejon kaj alternigis vicon da profesioj, li laboris ekz. kiel ŝoforo de kamiono, havena laboristo, boksisto kaj muntisto konstruanta pontojn. Li havis sukceson en televido, serĉanta novajn talentojn kaj danke al produktoro John Cornell li akiris unuan pli grandan okazon en regula televida programero A Current Affair kaj post nelonge li havis sian propran The Paul Hogan Show, kiu certigis al li grandan popularecon.

Li fariĝis la plej ŝatata aŭstralia komikulo, ofte li aperis en reklamaj filmeroj kaj li akiris eĉ titolon Aŭstralano de la jaro 1985. La mondan stelulon kaj tenanton de Ora Globo 1986 farigis en unu fojo el li titola rolo de sentima aŭstralia arbarano Michaelo "Krokodilo" Dundee, kies vivo principe ŝanĝiĝos post renkontiĝo kun atrakta usona ĵurnalistino (Linda Kozlowski), en komerce sukcesa aventurema komedio Krokodilo Dundee.

Sed kun nenia plua filmo li jam atingis tian reeĥon ĉe spektantoj, kiel li sukcesis tion ĉe la "Krokodilo". Post pli granda eksilento li lasis sin aperi kiel aktoro, scenariisto kaj kunproduktoro de vesterna komedio Fulmorapida Jack, en kiu li kreis titolan staturon de maljuniĝanta pistolisto.

Lia dua edzino fariĝis en la jaro 1990 lia filma kunulino Linda Kozlowski.

Vidu ankaŭ

redakti