Palast der Republik

Palast der Republik estis konstruaĵo apud la kastela placo (germane Schloßplatz, de 1951–1994 Marx-Engels-Platz, do placo Markso kaj Engels) sur la rivera insulo Spreeinsel en la kvartalo Mitte de Berlino.

Palast der Republik
Palast der Republik
emblemo
kongresejo
Kulturdomo
centro de teatraj artoj
parlamentejo
pereinta konstruaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrutempo1973-1976
Konstrustilomoderna arkitekturo vd
KonstruigantoRegistaro de GDR
ArkitektoHeinz Graffunder • Wolf-Rüdiger Eisentraut • Manfred Prasser • Heinz Aust • Karl-Ernst Swora vd
Estiĝo1976
Malfermo23-a de aprilo 1976
Malkonstruo2006-2009
Teĥnikaj datoj
Alteco32 m
Areo15 300 m²
Adreso
UrboBerlino
LandoGermanio
Germana Demokratia Respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
SituoBerlin-Mitte
Situanta surSchloßplatz
Situo
Geografia situo52° 31′ 3″ N, 13° 24′ 9″ O (mapo)52.517513.4025Koordinatoj: 52° 31′ 3″ N, 13° 24′ 9″ O (mapo) [+]
Palast der Republik (Berlino)
Palast der Republik (Berlino)
DEC
Lokigo de Berlino en Germanio
Situo de Palast der Republik
Map
Palast der Republik
vdr

Ĝi troviĝis sur parto de la tereno de la eksa Urba kastelo de Berlino.

Ĝi funkciis kiel kunvenejo de Volkskammer, la parlamento de la socialisma ŝtato GDR, kiu malofte kunvenis.

Dum la plej granda parto de la jaro, ĝi estis uzata kiel kulturdomo, en kiu okazis muzikaj kaj teatraj prezentoj por miloj da partoprenantoj.

En la konstruaĵo estis diversaj restoracioj kaj kafejoj.

Ekde la 6-a de februaro 2006 okazis la detruo de la Palast der Republik, kiu daŭris ĝis 2008.