Orel (en traduko Aglo) estas municipo en distrikto Chrudim en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 806 loĝantoj (2024).

Orel
municipo
Preĝejo de sankta Georgo en Tři Bubny
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Orel
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Pardubice
DistriktoDistrikto Chrudim
Administra municipoChrudim
Historia regionoBohemio
MontaroSvitava montetaro
SituoOrel
 - alteco275 m s. m.
 - koordinatoj49° 54′ 57″ N 15° 50′ 43″ O / 49.91583 °N, 15.84528 °O / 49.91583; 15.84528 (mapo)
Areo6,44 km² (644 ha)
Loĝantaro806 (2024)
Denseco125,16 loĝ./km²
Unua skribmencio1360
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo537 01 ĝis 538 21
NUTS 3CZ053
NUTS 4CZ0531
NUTS 5CZ0531 571962
Katastraj teritorioj1
Partoj de municipo2
Bazaj setlejunuoj1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Orel (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obecorel.unas.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La municipo situas proksimume 5 km de urbo Chrudim. Ĝi etendiĝas en ebena tereno de rivero Chrudimka al montarpiedo de Železné hory. Unusola monteto estas norde monteto nomata „Tři Bubny“ („Tri Tamburoj“).

Orel troviĝas en loko, kie estadis ampleksa lago. Restis post ĝi marĉoj kaj torfejoj, la t.n Orliny (Aglujoj), kie ekde la 17-a jarcento ĝis la 19-a jarcento oni minis torfon.

La marĉa regiono ne taŭgis en praepoko por loĝi, tial estis trovitaj preskaŭ neniaj prahistoriaj trovitaĵoj — sole etaj rompitaĵoj de pratempaj ujoj. Unusola trovitaĵo estas slava gemo el la 11-a jarcento.

Esperanto

redakti

En Orel naskiĝis Josef Bednář.