Omar Muĥtar

Libia gerilano

Omar Muĥtar (arabe عمر المختار, ʿUmar al-Muĥtār; naskiĝis en 1862 – mortis la 16-an de septembro 1931 en Bengazi, Libio) estis libia koran-instruisto, kiu batalis kontraŭ la italaj koloniaj regantoj, por sendependiĝo de sia lando. La nomo „Muĥtar” signifas „la Elektita“ kaj aludas je elektita vilaĝa gvidanto.

Omar Muĥtar
Persona informo
عمر المختار
Naskiĝo20-an de aŭgusto 1858 (1858-08-20)
en Cyrenaica
Morto16-an de septembro 1931 (1931-09-16) (73-jaraĝa)
en Libio
Mortis proHommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perPendumo Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboSuluq (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiosunaismo vd
ŜtatanecoLibio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Omar Muĥtar
Infanoj2
Profesio
Okuporezistobatalanto
partizano Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Itala okupacio

redakti

Post kiam Italio en 1911 venkis en la itala-turka milito super la ĝistiama turka kolonia potenco, la bordoj de Tripolio kaj Cirenaiko iĝis okupitaj. Omar al-Muĥtar organizis kontraŭstaron de la Sanusio kaj gvidis fortan gerilan militon kontraŭ la okupaciantoj. En la montara regiono de al-Ĝabal al-Aĥdar en Cirenaiko, li partoprenis en pli ol 260 bataloj kontraŭ la italaj trupoj.

Kaptiteco, ekzekutado

redakti
Omar al-Muĥtar ĉenkatenita. Tiun foton portis Muamar Kadafi dum sia itala vizito, sur sia uniformo.

La italoj kaptis lin nur en 1931 kaj militista tribunalo juĝis lin je morto, la 15-an de septembro 1931 en Bengazi. Sekvan tagon okazis la publika ekzekutado. La libia kontraŭstaro daŭris ankaŭ post morto de Omar Muĥtar. La tuta lando venis sub kontrolon de la italaj koloniistoj nur post okupado de la Kufra-oazo, en 1935.

Memoro

redakti

En Libio, Omar al-Muĥtar estas rigardata kiel nacia heroo. Lia figuro aperas sur la plej valora libia banknoto (10-a libia dinaro) kaj oni nomis stratojn pri li en multaj arabaj landoj.

Oni produktis en 1980 la filmon „Leono de la dezerto“ de Mustafa Akkad, kiu prezentis la vivon kaj la batalon de Omar al-Muĥtar. La rolon de Omar ludis Anthony Quinn.

Kiam Muamar Kadafi unuafoje vizitis Italion, la 10-an de junio 2009, li portis demonstre foton de kaptita Omar al-Muĥtar sur sia uniformo.