Odo de Bayeux

Odo de BayeuxOdo de Conteville (foje oni trovas ankaŭ la formojn OdonEudes) (naskiĝis inter 1032 kaj 1037 en Normandio; mortis en 1097) estis duonfrato de Vilhelmo la Konkerinto.

Odo de Bayeux
Episkopo de Bayeux
Persona informo
Odon de Bayeux
Odon of Bayeux
Naskiĝointer 1032 kaj 1037
en Normandio
Morto1097
en Palermo
TomboKatedralo de Palermo vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojlatina vd
ŜtatanecoDuklando NormandioReĝlando Anglio vd
Familio
PatroHerluin de Conteville vd
PatrinoHerleva vd
GefratojVilhelmo la 1-a • Robert, Count of Mortain vd
InfanojJean de Bayeux vd
Profesio
Okupokatolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Bayeux
Dum1049–1097
Grafo de Kent
Dum1066–1088
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Odo, maldekstre

Lia patro, Helluin de Conteville estis modesta sinjoro normana, al kiu la duko de Normandio Roberto donis sian konkubinon, Herleva de Falaise, kiel edzinon.

Odo estis nomumita de Vilhelmo la Konkerinto ekde 1049 kaj malgraŭ sia juna aĝo, episkopo de Bayeux. Li estis pli batalema kaj ĉasema ol religia kaj batalis dum la Batalo de Hastings en 1066. Li iĝis grafo de Kent kaj estis nomumita por estri Normandion dum la malĉeesto de Vilhelmo. Pro nekonataj kialoj (eble pro politikaj ambicioj por la papa trono), li estis malliberigita de Vilhelmo en 1082 kaj liberigita nur iom antaŭ ties morto en 1087.

Komence de la regado de Vilhelmo la 2-a, li ribelis kontraŭ la reĝo kaj perdis ĉiujn siajn anglajn posedaĵojn. Li mortis kaj estis entombigita en Palermo (Sicilio) en 1097, kiam li akompanis sian nevon al la 1-a Krucmilito.

Li estis (eble) la mendinto de la fama Tapiŝo de Bayeux.