Midland (Teksaso)


Midland estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, grandparte en la same nomata kantono Midland. La loknomo signifas: meza lando.

Midland
urbo de Usono • kantona sidejo • urbego
Administrado
Poŝtkodo79701-12
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro132 524  (2020) [+]
Loĝdenso686 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo32° 0′ N, 102° 6′ U (mapo)32.005-102.09917Koordinatoj: 32° 0′ N, 102° 6′ U (mapo) [+]
Alto848 m [+]
Areo193,082267 km² (1 930 8.2 267 ha) [+]
HorzonoUTC-06:00 [+]
Midland (Teksaso)
Midland (Teksaso)
DEC
Midland
Midland
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Midland

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Midland, Texas [+]
vdr
Situo de Midland en Teksaso kaj en la same nomata distrikto

Bazaj informoj redakti

Interna urboparto de Midland
Panoramo en Midland

Geografio redakti

Midland situas en la suda landparto de Usono, en la okcidenta parto de Teksaso.

Historio redakti

Dum kunstruado de fervojo en 1881 oni konstruis stacidometon, kiu estis nomita pro ĝia centra loko inter Fort Worth kaj El Paso. En 1884 poŝto ekfunkciis kaj la loknomo oficialiĝis. En la sekva jaro Midland ricevis la taskon esti administrejo de distrikto. La stacidomo estis grava transporto-punkto por brutoj. En 1923 oni trovis nafton en la ĉirkaŭaĵo kaj la urbeto tuj iĝis administra centro de naftoesploro en la ĉirkaŭaĵo.

Trafiko redakti

Midland havas internacian flughavenon. Ĉefvojoj kaj trajnoj kuras al El Paso kaj Dallas.

Klimato redakti

Midland situas en senpluva stepa klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 10-25  °C. La varmo kulminas en junio kun iama mezurita rekordo 47  °C, la malvarmo kulminas en januaro kun iama mezurita rekordo -24  °C. Jare pluvas po 371 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas en septembro, plej malofte januare.

Vidindaĵoj redakti

Nubskrapulo por banko en Midland
  • muzeo pri petrolo
  • arta muzeo
  • muzeo pri aviadiloj
  • historia muzeo

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

Mapo pri Teksaso, kie estas trovebla Midland en la okcidenta parto de Teksaso