Liv and Maddie

usona televida situacia komedio

Liv and Maddie (prononco laŭ sistemo IFA [lˈɪv ænd mˈædi] aŭ simple [LIVend MEdi], anglalingve por Liv kaj Maddie) estas usona situacia komedio kreita de John Beck kaj Ron Hart. Ĝi estis produktita de la firmao It's a Laugh Productions (prononco laŭ sistemo IFA [ˈɪts ə lˈæf pɹədˈʌkʃənz]) kaj elsendita ĉe la televidkanalo Disney Channel inter la 19-a de julio 2013 kaj la 24-a de marto 2017. Elsendiĝis kvar sezonoj, entute 80 23-minutaj epizodoj.

Liv kaj Maddie
televida serio
Originala titoloLiv and Maddie
Originala lingvoangla lingvo
Origina lando Usono
ĜenroSituacia komedio
Kreita deJohn D. Beck
Ron Hart
AktorojDove Cameron
Joey Bragg
Tenzing Norgay Trainor
Kali Rocha
Benjamin King
Lauren Lindsey Donzis
Muziko de
Komenca muziko"Better in Stereo", kantataj de Dove Cameron
Lingvo(j)angla
Amplekso
Sezonoj4
Epizodoj80
Daŭro sen reklamojproksimume 22–25 minutoj
Produktado
Estra(j)
produktoro(j)
John D. Beck
Ron Hart
Andy Fickman
Betsy Sullenger
John Peaslee
Produktisto(j)Greg A. Hampson
Elsendo
Elsendita19-a de julio 201324-a de marto 2017
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

La serio estas ĉefrolita de Dove Cameron, Joey Bragg, Tenzing Norgay Trainor, Kali Rocha, Benjamin King, kaj Lauren Lindsey Donzis.

Enhava resumo

redakti

La serio temas pri la 15-jaraĝaj identaj ĝemelaj fratinoj Liv kaj Maddie Rooney, kiuj laŭ karakteroj plej malsamas: Liv estas gaja, energiplena knabineca knabino kaj prezentas propran televidan programon, dum Maddie estas aktiva sportema knabeca knabino, aparte sukcesa en la lerneja basketbala teamo. Kiam Liv revenas hejmen de Holivudo komence de la seria scenaro, rapide videbliĝas konfrontaj tensioj inter ambaŭ fratinoj, aparte tiam kiam Liv iĝas tre populara en la mezlernejo de Maddie.

Ĉefrolantoj

redakti
  • Dove Cameron kiel Liv kaj Maddie Rooney: du identaj ĝemelaj fratinoj.
  • Joey Bragg kiel Joey Rooney: 14-jaraĝa frato de la ĝemeloj.
  • Tenzing Norgay Trainor kiel Parker Rooney: 10-jaraĝa frato de la ĝemeloj.
  • Kali Rocha kiel Karen Rooney: patrino de Liv, Maddie, Joey, kaj Parker.
  • Benjamin King kiel Pete Rooney: patro de Liv, Maddie, Joey, kaj Parker. Li ne ĉeestis en la kvara sezono.
  • Lauren Lindsey Donzis kiel Ruby: la 11-jaraĝa kuzo de la Rooney-infanoj kaj la filino de Dena kiu loĝas en Kalifornio. Ŝi estas pli juna ol Parker kaj planas sekvi la paŝojn de Liv iĝante aktorino mem. Ŝi aliĝas al la serio kiel seriokutimo en la kvara sezono.

Eksteraj ligiloj

redakti


🔥 Top keywords: