Listo de la plej altaj montoj de ĉiu lando

Listartikolo en Vikipedio

La plej alta monto aŭ punkto de lando havas en la plej multaj kazoj simbolan valoron. Ofte tiuj montoj troviĝas en limaj regionoj, kaj tial du aŭ kelkfoje eĉ tri landoj pretendas, ke la plej alta pinto de iu mondo troviĝas sur ilia tereno.

Landoj laŭ alteco de plej alta punkto

Aliajn fojojn tiuj altaj montoj enhavis spiritan signifon, religiankulturan, por la popoloj, kiuj loĝis ne nur en la ĉirkaŭaĵoj, sed ankaŭ eĉ malproksime, ĉar pro sia alteco ili videblas de sufiĉe malproksime, eĉ de aliaj regionoj. En kelkaj kazoj la altaj montoj estis aŭ la propra dio, aŭ la loĝejo de la diaro, kiel okazis eĉ en ne tro malnova mitologio de la Antikva Grekio.

Rilate la unuan grimpon de tiuj pintoj ofte okazis kvazaŭ konkursoj inter ŝnurkamaradaroj el ambaŭ flankoj, por certigi al unu aŭ alia nacio la honoron esti la unua sur tiu pinto. Foje tiuj honoroj estas diversaj, kiel jenaj: la unua sola grimpanto, la unua virino, la unua sen oksigeno, ktp.

Sube troveblas listo de la plej altaj montoj respektive punktoj de ĉiu lando, ŝtatoteritorio de la Tero.

Listo redakti

VicoNomoLandoAlteco en mBildoDato de la unua grimpoUnua grimpanto
1Ĉomolungmo (aŭ Everesto)Ĉinio (Tibeto) kaj Nepalo8 850 1953Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay
2K2, Lambha Pahar aŭ monto Godwin-Austen , Chogori aŭ DapsangPakistano kaj Ĉinio8 611 1954Achille Compagnoni kaj Lino Lacedelli
3KangchenjungaNepalo kaj Barato8 586 1955George Band kaj Joe Brown
4Gangkhar PuensumButano kaj Ĉinio7 570 (plej alta pinto neniam grimpita de homo)neniu
5Montopinto Ismail SamaniTaĝikio7 495 1939-09-09Jevgenij Abalakov
6NoŝakAfganio7 485 1960japanoj Toŝiaki Sakai kaj Goro Ivatsuboa
7Ĝengiŝ ĈokusuKirgizio7 439 1956skipo de Vitalij Abalakov
8Ĥan TengriKazaĥio7 010 1931Miĥail Pogrebetskij
9AkonkagvoArgentino6 962 1897M. Zurbriggen
10Ojos del SaladoĈilio6 893 1937poloj Justyn Wojsznis kaj Jan Szczepanski
11HuascaránPeruo6 768 1932?
12Nevado SajamaBolivio6 542 1939Joseph Prem kaj Wilfrid Kühm
13ĈimborazoEkvadoro6 268 1880Edward Whymper k.a.
14Monto DenaliUsono6 194 1913Hudson Stuck, Harry Karstens, Walter Harper, Robert Tatum
16KilimanĝaroTanzanio5 892 1889Hans Meyer
17Hkakabo RaziBirmo5 881
18Monto Kristoforo KolumboKolombio5 700 1939W. Wood, A. Bakerwell kaj E. Praolini
19ElbrusoRusio5 642 1874Frederick Gardiner, Florence Crauford Grove, Horace Walker kaj Peter Knubel
20CitlaltepetlMeksiko5 610 1848F. Maynard kaj G. Reynolds
24AraratoTurkio5 137 Noa
26Monto StanleyDemokratia Respubliko Kongo kaj Ugando5 109 1906Luigi Amadeo di Savoia
29Puncak JayaIndonezio4 884 1962Heinrich Harrer,

Philip Temple kaj aliaj

30Blanka MontoFrancio kaj Italio4 809 1786Jacques Balmat kaj Michel-Gabriel Paccard
31Dufour-PintoSvislando4 634 1855Charles Hudson
32Ras DaŝanEtiopio4 550 1841Ferret kaj Galinier
40TubkalMaroko4 167
42Monto KamerunoKameruno4 095 1861Richard Francis Burton kaj Gustav Mann
42Monto AragacoArmenio4 095
46Monto FuĵiJapanio3 776 663de nekonata monaĥo
47AorakiNovzelando3 754
48TejdoHispanio3 718 1582Edmund Scory
50Ĉiĥa DarIrako3 6112004Ginge Fullen
55Emi KoussiĈado3 415 1938?
57Phan Xi PăngVietnamio3 143
65Tahat-MontoAlĝerio3 003
67Pico da NeblinaBrazilo2 994 1965ekspedicio de la Brazila Armeo
69ZugspitzeGermanio2 962 antaŭ 1770Josef Naus
70Monto ApoFilipinoj2 954 1880Joaquín Rajal
75OlimpoGrekio2 917 1913?
81Monto HermonoSirio2 814
86Gerlachovský štítSlovakio2 654
89KönigsteinNamibio2 606
93GaldhøpiggenNorvegio2 469 julio 1850Arnesen, Flaatten kaj Sulheim
98ŜimbirisoSomalio2 450
101Blumonta PintoJamajko2 256
113HvannadalshnúkurIslando2 110
123HoverlaUkrainio2 061
125Olimpo (Kipro)Kipro1 952
139NeĝuloĈeĥio1 602
140TomaniviFiĝio1 324
144Hombori TondoMalio1 153
163Kékes (Kékestető)Hungario1015 ----
202VaalserbergNederlando322 ----
236sennoma lokoMaldivoj2 ----
164Pico TurquinoKubo1974 1915Erik Leonard Ekman

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti