Likio
Likio aŭ Licio, laŭ PIV, estis antikva regno en Malgranda Azio, sude limita de Mediteraneo. Ĝi estis en la nunaj turkaj provincoj de Antalya kaj Muğla.
Dum la unua antaŭkrista jarmilo, Likio ellaboris propran kulturon kun sia lingvo, skribo kaj siaj dioj. Kvankam la greka kulturo influis ĝin tra la tempo. La persoj, romianoj kaj la turkoj konkeris ĝin en malsamaj epokoj laŭ tiu ordo. Dum la romia epoko, la regiono dum iom da tempo sole estis provinco, dum iom da tempo tamen ankaŭ kune kun la najbara regiono Pamfilio konsistigis la provincon Lycia et Pamphylia.
Gravaj urboj en Likio estis Mira (hodiaŭ Demre) kie Sankta Nikolao estis episkopo kaj Patara kiu estis la plej grava haveno en ĉi tiu regiono.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojCarles Puigdemont i CasamajóMaurice BéjartVikipedioPetr SepéšiJōyō-kanjiIbn ĤaldunEsperantoTor (programaro)Dua MondmilitoUzanto:DominikVikipedio:MalgarantioYannick JadotKategorio:Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Germanio 2019-2024Gunnar BeckØTerry ReintkeVikipedio:DiskutejoFlaveta bruneloPortalo:KomunumoHelpo:SerĉadoAnterikoSerĉilo-optimumigoHelpo:EnhavoPascal DurandEŭropa Movado InternaciaMichèle RivasiReinhard BütikoferKanteloKategorio:Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Germanio 2024-2029Eŭropa ParlamentoKlaus BuchnerLilieca anterikoJamal MusialaFajliloRuan XiaohuanGabriele Bischoff