Langvedoko-Rusiljono

regiono de Francio

Langvedoko-Rusiljono (france Languedoc-Roussillon [langdok' rusijõ']; okcitane: Lengadòc-Rosselhon [lengodo-ruselju]) estis administra regiono en suda Francio ĉe la Mediteraneo kaj Pireneoj, natura limo kun Hispanio. Ĝia nomo estas kunigo de du malnovaj regionoj la okcitanlingva Langvedoko, kaj la katalunlingva Rusiljono. Ĝi konsistas el la kvin departementoj Aude, Gard, Hérault, Lozère, Pyrénées-Orientales.

Langvedoko-Rusiljono
france Languedoc-Roussillon, okcitane Lengadòc-Rosselhon
regiono
Fontano fronte de Opero en Montpeliero
ŜtatoFrancio Francio
Departementoj
Historia regionoLangvedoko
MontaroPireneoj
Najbaras kun
Gravaj urboj
RiverojLez, Mosson
PrefektejoMontpellier
 - mezoMontpellier
 - koordinatoj43° 36′ 43″ S 03° 52′ 38″ O / 43.61194 °S, 3.87722 °O / -43.61194; 3.87722 (mapo)
Areo27 376,0 km² (2 737 600 ha)
Loĝantaro2 548 000 (2007)
Denseco93,07 loĝ./km²
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
ISO-kodoFR-K
VinojLangvedoko
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Languedoc-Roussillon
Retpaĝo: www.laregion.fr
Panoramo en Lozère, Langvedoko-Rusiljono

Ĉefurbo de la regiono estas Montpellier. Inter pliaj aparte gravaj urboj menciindas Alès, Béziers, Perpignan, Narbonne, Carcassonne, Nîmes, Laurac kaj Seto. ISO-kodo de la regiono estas FR-K.

La 1-an de januaro 2016, la regiono ĉesis ekzisti per kunigo kun apuda regiono Sudo-Pireneoj: nova regiono Okcitanio estis kreita.

Eksteraj ligiloj

redakti