La lago de Ohrid (makedone Охридско Езеро [Oĥridsko Ezero], albane Liqeni mi Ohrit) estas lago en la montriĉa limo inter la sudokcidenta regiono de Nord-Makedonio kaj orienta Albanio. Ĝi estas la plej profunda kaj plej malnova lago en la Balkana duoninsulo, kaj ĝi enhavas unikan ekologian sistemon de tutmonda graveco kun pli ol 200 endemismaj specioj. La graveco de la lago estis plu emfazita kiam ĝi estis deklarita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko en 1980. Tamen, homa agado sur la lagaj bordoj kaj en ĝia baseno rezultas en damaĝo de la ekologia sistemo.

Lago de Ohrid
lago • ancient lake
Ĉefaj elfluojRivero Nigra Drin
Insulojneniu
SetlejojOhrid, Struga (Nord-Makedonio);
Pogradec (Albanio)
Areo de la baseno2600 km²dep1
Landoj de la basenoAlbanio,
Nord-Makedonio
Datenoj
Koordinatoj41° 1′ 50″ N, 20° 43′ 3″ O (mapo)41.03055555555620.7175Koordinatoj: 41° 1′ 50″ N, 20° 43′ 3″ O (mapo)
Lago de Ohrid (Nord-Makedonio)
Lago de Ohrid (Nord-Makedonio)
DEC
Lago de Ohrid (Albanio)
Lago de Ohrid (Albanio)
DEC
Map
Lago de Ohrid
Supermara altecof1693 m
Surfaca areo358 km²dep1f5
Maksimuma longo30,4 kmdep1f6
Maksimuma larĝo14,8 kmdep1f7
Akva volumeno55,4 km³dep1f8
Maksimuma profundo288 mf10
Averaĝa profundo155 mf11
Borda longo187.53 km
Nord-Makedonio: 56.02 km;
Albanio: 31.51 kmdep1
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Geografio redakti

Mapo

Ohrid estas la plej profunda lago de la Balkana duoninsulo kun maksimuma profundaĵo de 288 metroj kaj averaĝa profundaĵo de 155 m. Ĝi kovras areon de 358 km². Laŭ takso ĝi enhavas 55,4 km³ da akvo. La lago estas 30,4 kilometrojn longa kaj 14,8 kilometrojn larĝa je ĝia maksimuma amplekso. La bordo estas 87,53 kilometrojn longa; 56,02 kilometroj estas en Nord-Makedonio, 31,51 kilometroj en Albanio.

Estas tri urboj ĉe la bordo de la lago - Ohrid kaj Struga en Norda Makedonio kaj Pogradec en Albanio.En la urbo Struga elfluas la rivero Nigra Drim.

Lago de Ohrid

Eksteraj ligiloj redakti