La Chaux-de-Fonds (distrikto)

La distrikto La Chaux-de-Fonds estas administra unuo de Kantono Neŭŝatelo. Ĝi havis 38688 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo La Chaux-de-Fonds.

Distrikto La Chaux-de-Fonds
Urba Bibiloteko de La Chaux-de-Fonds, sidejo de CDELI
Mapo de la distrikto La Chaux-de-Fonds
Distriktoj de Kantono Neŭŝatelo
Kantono Neŭŝatelo
ĈeflokoLa Chaux-de-Fonds
Geografia situoCH1903: 553418 / 216893 (mapo)47.1013888888896.825Koordinatoj: 47° 6′ N, 6° 50′ O; CH1903: 553418 / 216893 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj38688  (2010-12-31)
Areo92,94 km²
Loĝantardenseco loĝantoj/km²
Federacia Kodo2402
vdr

Geografio

redakti

La distrikto La Chaux-de-Fonds kovras la nordokcidentan parto de la Neŭŝatela Ĵuraso de Vue-des-Alpes en sudo ĝis la bordo de la rivero Doubs, kiu formas la limon al Francio en nordo.

Centro de la Esperanto-Movado

redakti

Oni povas prave diri, ke la distrikto La Chaux-de-Fonds estas la centro de la svisa kaj ne nur de la svisa Esperanto-Movado. En la Chaux-de-Fonds situas CDELI, kiu ne nur estas unu el la tri plej renomaj kaj gravaj Esperanto-Bibliotekoj de la tuta mondo, sed ankaŭ la sidejo de Svisa Esperanto-Societo unuflanke kaj la Kultura Centro Esperantista, kie nuntempe hejmas la Kortumo de la Esperanta Civito aliflanke. La Sagne estas la hejmkomunumo de Claude Gacond, kie li unue aktivis kiel instruisto de Esperanto.

Trafiko

redakti

Per la kantona aŭtovojo trans Vue-des-Alpes la distrikto La Chaux-de-Fonds havas aliron al la svisa aŭtovojo A5. Trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj kondukas de La Chaux-de-Fonds al Bielo, Besançon kaj tra Neŭŝatelo al Berno, krome mallarĝspura trama fervojo kondukas de La Chaux-de-Fonds tra La Sagne al Les-Pont-de-Martel okcidenten kaj al Saignelégier okcidenten. Krome ekzistas efika loka busreto en La Chaux-de-Fonds.

Komunumoj de la distrikto La Chaux-de-Fonds

redakti

La distrikto La Chaux-de-Fonds konsistas (stato en 2010) el 3 komunumoj, el kiuj la ĉefloko La Chaux-de-Fonds estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
La Chaux-de-Fonds3750455.666421
La Sagne95725.556423
Les Planchettes22711.736422
Totale33868892,942402

Historio

redakti

Dum mezepoko ĝis la Neŭŝatela Revolucio en la jaro 1848 La Chaux-de-Fonds apartenis al la Senjorujo Valangin. Post la revolucio la urbo La Chaux-de-Fonds fariĝis centro de la samnoma distrikto.[1]

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti