Kodo de Kanona Juro
La Kodo de Kanona Juro (latine: Codex Iuris Canonici) estas la eklezia jura kodo (leĝaro) de la latina Eklezio. Ĝi estas la plej grava kompilaĵo de kanona juro.
Kodo de Kanona Juro | |
---|---|
jura branĉo • jura kodo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
La aktuala aperis en 1983 nome Kanonjura kodo de 1983, anstataŭante la unuan tian kodon, eldonita en 1917, nome Kanonjura kodo de 1917.
La preparon de jura kodo por la latina Eklezio ordonis papa Pio la 10-a. Li mortis antaŭ ol finiĝis la laboro. La Kodolibron de 1917 tial publikigis Benedikto la 15-a. Simile la revizion komencitan post la dua Vatikana koncilio komisiis Paŭlo la 6-a kaj ĝin eldonis Johano Paŭlo la 2-a.
Analoga kodo por la orientaj katolikaj eklezioj estas la Kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj.
Enhavo
redaktiLa Kodo de Kanona Juro estas dividita en sep librojn.
- Ĝeneralaj normoj
- La popolo de Dio.
- La instrurolo de la Eklezio
- La sanktigrolo de la Eklezio (ĉefe la sakramentoj)
- La entempaj (ne spiritaj) bienoj de la Eklezio
- Sankcioj en la Eklezio
- Procesoj
Eksteraj ligiloj
redakti- Teksto de la aktuala Kodo de Kanona Juro
- Teksto de la Kodo de Kanona Juro de 1917 (ne aktuala)
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojBRICSMaurice BéjartEsperantoVikipedio:DiskutejoDua MondmilitoPetr SepéšiVikipedioIPadHelpo:EnhavoMilena VelbaKaliningradoUzanto:DominikVikipedio:KontaktojRalf EhmannVikipedio:MalgarantioNoam ChomskyPortalo:KomunumoRatgarioUzanto:男神輿/provejoSerĉilo-optimumigoVikipedio:AktualaĵojGandossoUzanto-Diskuto:ThomasPuschJukums VācietisAnouk AiméeMasturbadoMeginrado el EinsiedelnPodlesí (distrikto Příbram)RetforumoPodlesí (Horní Police)HiphopoKlemento el IrlandoUrinadoKronvirusa malsano de 2019Seksumado