Karl Valentin

Karl VALENTIN [falenti:n], naskita Valentin Ludwig FEY [falenti:n ludvik faj] (naskiĝis la 4-an de junio 1882 en Munkeno; mortis la 9-an de februaro 1948 en Planegg apud Munkeno, Germanio) estis bavara komikulo, kabareda prezentisto, klaŭno, verkinto kaj film-produktanto. Li havis signifan influon sur la kulturon de Vajmara Germanio. Valentin ĉefrolis en multaj mutaj filmoj en la 1920-aj jaroj, kaj estis foje nomata la "Charlie Chaplin de Germanio".

Karl Valentin
Karl Valentin portretita de Eugen Rosenfeld
Karl Valentin portretita de Eugen Rosenfeld
Persona informo
Karl Valentin
NaskonomoValentin Ludwig Fey
Naskiĝo4-an de junio 1882 (1882-06-04)
en Munkeno
Morto9-an de februaro 1948 (1948-02-09) (65-jaraĝa)
en Planegg
Mortis perHipotermio Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboPlanegg Redakti la valoron en Wikidata vd
ReligioEvangeliismo vd
Lingvojgermana vd
LoĝlokoPlanegg vd
ŜtatanecoGermanio
Vajmara Respubliko
Germana Imperiestra Regno
Nazia Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materGrundschule an der Herrnstraße (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Karl Valentin
Familio
InfanojBertl Valentin (en) Traduki, Gisela Valentin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupokomikisto
filmproduktoro
aktoro
filmreĝisoro
kantisto
teatra aktoro
dramaturgo
filmaktoro
verkisto
scenaristo
poŝtkartŝatanto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1902– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Frua laboro

redakti

Karl Valentin venis de sufiĉe bonhava etburĝa familio; lia patro havis partnerecon en meblar-transporta komerco. Valentin unue funkciis kiel ĉarpentista metilernanto, kaj tiu sperto pruvis utila en la konstruado de liaj scenoj kaj teatrorekvizitoj poste en vivo. En 1902, li komencis sian komikan karieron, partoprenante dum tri monatoj en subspeciolernejo en Munkeno, sub gvido de Hermann Strebel. Lia unua tasko kiel prezentisto estis ĉe la Zeughaus en Nurenbergo. En la sekvo de la morto de lia patro Valentin prenis trijaran paŭzon de surscenado, dum kiu li konstruis sian propran dudekpecan unu-viran grupon (kun kiu li poste travojaĝis en 1906).

Baldaŭ Valentin sursceniĝis regule en la kabaredoj kaj biero-haloj de Munkeno. Li ekhavis reputacion por skribado kaj prezentado de mallongaj komikaj rutinoj, kiujn li prezentis en forta bavara dialekto, kutime kun lia ina partnero, Liesl Karlstadt. Valentin ankaŭ produktis multajn filmojn, kaj mutajn kaj kun sono; sed estis kiel scenoprezentisto en kabaredoj ke Valentin konstruis reputacion kiel unu el la gvidaj komikaj prezentistoj en Germanio dum la Vajmara Respubliko.

Surscena stilo

redakti

La naiva humur-senco de Valentin produktis skizojn kiuj en spirito estis loze ligitaj al dadaismo, socia ekspresionismo kaj la Neue Sachlichkeit. Kune kun Karl Kraus, li estas konsiderata mastro de "sub-pendumila humuro". Lia arto centris plejparte ĉirkaŭ lingva lerteco kaj vortludo - Valentin estis lingva anarkiisto. Lia komedio ofte komenciĝis kun simpla miskompreno, pri kiu li insistis kiel la skizo progresis. La fama kritikisto Alfred Kerr laŭdis lin kiel "Wortzerklauberer", aŭ iun kiu tiras aparte vortojn kaj lingvon por forte eltiri kaj dissekci ilian enan signifon. Liaj skizoj ofte parodiis kaj mokis "butikistojn, fajrobrigadistojn, armemuzikoludantojn, profesiulojn kun malgrandaj roloj en la ekonomio kaj la defendo de socio".

Multaj nuntempaj artistoj, inkluzive de kinoaŭtoro Herbert Achternbusch kaj Christoph Schlingensief ("Valentin estas unu el la plej bonegaj por mi!"), spuras siajn artajn radikojn reen al Karl Valentin.

En 1959 surbaze de privata iniciato la Valentin-Musäum estis establita en la pordego Isartor en Munkeno. Tiu muzeo montras absurdaĵojn de partoj de lia heredaĵo.