Jaso estas posteula simbola ano de persodevena migra nomada popolo jasoj en Hungario.

Jasoj
etno
hungaroj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
Romkatolikismo en Hungario
vdr
"Jaslando" en la nuna Hungario

La plej frua apero de jasoj okazis apud Sirdarjo. Same - kiel la hungaroj - ili migradis longe. En la 13-a jarcento la jasoj atingis Hungarion kaj ili instalis sin en meza Hungario ĉe la rivero Zagyva [zadjva]. Ili havis aŭtonomion ĝis 1876, dume ili forgesis lingvon, religion, kutimojn. Nuntempe restis nur nomoj de vilaĝoj, kiuj komenciĝas per vorteto jász (=jaso laŭ hungara ortografio). La centro estas urbo Jászberény [jasberenj], la regiono havas la nomon "Jaslando".

Postrestis unusola vortareto, laŭ tio la jasa lingvo parencas al la oseta lingvo. Moderna sangoanalizo pruvis la parencecon kun popolo en Irano. Nuntempe oni aranĝadas "Tutmondan Renkontiĝon" de jasoj en Jászberény.

Komunumoj de jasoj en Hungara reĝlando

redakti
JászágóJászalsószentgyörgyJászapátiJászárokszállás
JászberényJászboldogházaJászdózsaJászfalu
JászfelsőszentgyörgyJászfényszaruJásziványJászjákóhalma
JászkarajenőJászszentandrásJásztelek

Fontoj

redakti