Ĝami

(Alidirektita el Jami)

Ĝami (perse, نورالدین عبدالرحمن جامی; n. la 18-an de aŭgusto 1414, m. la 19-an de novembro 1492) estis persa poeto inspirata de sufismo.

Ĝami
Persona informo
Naskiĝo7-an de novembro 1414 (1414-11-07)
en Khargerd
Morto9-an de novembro 1492 (1492-11-09) (78-jaraĝa)
en Herato
Religioislamo vd
Lingvojtaĝikaarabapersa vd
ŜtatanecoTimuridoj vd
Familio
InfanojQ125591433 vd
Profesio
Okupopoeto • verkisto • muzika teoriisto • filozofo vd
Laborkampofilozofio vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Ĝami

Vivo redakti

Li naskiĝis en vilaĝo nun en la provinco Gor de Afganujo. Kiam li havis ankoraŭ malmultajn jarojn, lia familio migris al Herat kie li faris siajn universitatajn studojn. Poste por plustudi li iris al Samarkando, sed li revenis al Herat.

Ĝami havis fraton, Molana Mohammad, kiu estis klerulo kaj sperta muzikisto: en poemo Jami lamentis ties morton. Jami havis kvar filojn, el kiuj tri mortis dum sia unua jaro.

Instruo redakti

Ĝami estis sufisma ŝejĥo, kiu instruis pri sufismo. Laŭ li, la amo estis la fonan bazon de spirita antaŭeniro. Al studento kiu asertis ke li neniam spertis amon, li diris, "Iru kaj unue amu, kaj nur post tio alvenu al mi kaj mi montros la vojon."

Verkoj redakti

Ĝami verkis proksimume 87 librojn kaj leterojn, kies gamo etendas de la mondeca al la religia, kaj inter kiuj estas ankaŭ historiaj verkoj. Kiel poeto li estis inspirata de la gazaloj de Hafizo.

Kiel aliaj sufismaj poetoj, li ofte uzis la plezurojn de ordinara vivo kiel metaforoj de la spirita vivo.