János Pálffy (palatino)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: János Pálffy (apartigilo)

János Bernard István PÁLFFY de Erdőd (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1664 en Vöröskő, mortis la 24-an de marto 1751 en Pozsony) estis hungara soldato kaj politikisto.

Johano Pálffy de Erdőd
Persona informo
János Pálffy
NaskonomoPálffy János Bernard István
Naskiĝo20-an de aŭgusto 1664 (1664-08-20)
en Červený Kameň (burgo)
Morto24-an de marto 1751 (1751-03-24) (86-jaraĝa)
en Bratislavo
TomboKatedralo de Marteno de Tours Redakti la valoron en Wikidata vd
ŜtatanecoSankta Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioPálffy ab Erdöd • Erdődy vd
PatroMiklós Pálffy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoMaria Eleonore, Gräfin von Harrach zu Rohrau (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojFranz Pálffy (en) Traduki, Miklós Pálffy, Mária Eleonóra, Gräfin Pálffy ab Erdöd (en) Traduki kaj Mária Zsuzsanna, Gräfin Pálffy ab Erdöd (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojSzidónia Pálffy (en) Traduki, Johann Pálffy (en) Traduki, Miklós Pálffy (en) Traduki, Paul Carl Graf Pálffy-Daun von Erdöd (en) Traduki, Erzsébet Terez, Gräfin Pálffy ab Erdöd (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Banuso de Kroatio
Dum1704–
Hungara palatino
Dum1741–1751
AntaŭuloNikolao Pálffy de Erdőd, lia frato (1733–1740 neniu)
SekvantoLudoviko Ernesto Batthyány
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

János Pálffy komence lernis en Hungarujo, poste en Vieno, fine en Parma. En 1681 li komencis sian soldatan karieron. Li batalis precipe kontraŭ la turkoj. Li partoprenis en liberiĝo de Hungario en la 1680-aj jaroj, krome li batalis kontraŭ Emeriko Thököly. En 1687 li edziĝis, baldaŭ li havis 8 gefilojn. Depost forigo de la turkoj en Hungario li daŭris la militadon en Balkano. En la 1700-aj jaroj li batalis kontraŭ Francisko Rákóczi la 2-a. Ekde 1704 li estis banuso de Kroatio, ekde 1709 imperia marŝalo, ekde 1731 hereda kastel-kapitano de Pozsony kaj ekde 1741 palatino de Hungario.

Imperiestrino Maria Tereza nomis lin "la plej fervora el miaj subuloj".