Horgen (distrikto)

La distrikto Horgen estas urbeca distrikto en la Kantono Zuriko. Ĝi havis 110462 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Horgen (distrikto)
Blazono de Horgen
Pramŝipo inter Horgen kaj Meilen
Mapo de la distrikto Horgen
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
ĈeflokoHorgen
Geografia situoCH1903: 687943 / 232029 (mapo)47.2333333333338.6Koordinatoj: 47° 14′ N, 8° 36′ O; CH1903: 687943 / 232029 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj110462  (2007-12-31)
Areo104,16 km²
Loĝantardenseco1060,5 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0106
vdr

Geografio

redakti

La distrikto konsistas el la zurikaj komunumoj de la maldekstra bordo de la Lago de Zuriko kaj de la Sihlvalo. La okcidentan limon de la distrikto formas la montoĉeno de Albis.

Trafiko

redakti

Horgen estas konektita per lini-pramŝipo kun Meilen ĉe la alia bordo de la lago. Krome pasas tra la distrikto la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro kaj de Zuriko al Gotardo, la trajlinio de Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Wädenswil al Einsiedeln kaj la linio de Zuriko al Sihlbrugg de la Sihlvalo-Zuriko-Uetliberg-Fervojo. Krome ekzistas aertelfero de Adliswil al Felsenegg sur la Albisĉeno

La distrikto Horgen limas norde al la distrikto kaj urbo de Zuriko, oriente al la Lago de Zuriko, je kies alia flanko troviĝas la distrikto Meilen, sude al la Kantono Ŝvico, sud-okcidente al la Kantono Zugo kaj okcidente al la distrikto Affoltern.

Politikaj komunumoj de la distrikto Horgen

redakti

La distrikto Horgen havas 12 komunumojn (stato 2011), el kiuj la urbo Wädenswil estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoPoŝtkodoNomoLoĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunuma
kodo
8134Adliswil160517.790131
8816Hirzel21009.680132
8810Horgen1856221.070133
8825Hütten9277.240134
8802Kilchberg73852.580135
8135Langnau ĉe Albis71788.660136
8942Oberrieden48992.760137
8805Richterswil120617.540138
8803Rüschlikon51912.940139
8824Schönenberg192911.000140
8800Thalwil168325.530141
8820Wädenswil2010117.370142
Totale12113216104,160106

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti