Hispana malfermo

ŝaka malfermo post 1. e4 e5 2. Ĉf3 Ĉc6 3. Kb5

La Hispana malfermo estas unu el la Malfermoj de la reĝa peono en ŝako. Ĝi ankaŭ nomiĝas Ruy Lopez homaĝe al Ruy López de Segura, hispana monaĥo de la 16a jarcento, konsiderata kiel la plej lerta ŝakludisto en sia epoko. Temas pri la pli malnova, sed ankaŭ la plej populara malfermo de la ludo; kiu plie riĉas je multaj variantoj.

Hispana malfermo
abcdefgh
8a8b8c8d8e8f8g8h88
7a7b7c7d7e7f7g7h77
6a6b6c6d6e6f6g6h66
5a5b5c5d5e5f5g5h55
4a4b4c4d4e4f4g4h44
3a3b3c3d3e3f3g3h33
2a2b2c2d2e2f2g2h22
1a1b1c1d1e1f1g1h11
abcdefgh
ECOC60-C99
OriginoGotinga manuskripto, 1490
Tipomalfermita malfermo
SinonimoRuy López malfermo
FENr1bqkbnr;pppp1ppp;2n5;1B2p3;4P3;5N2;PPPP1PPP;RNBQK2R b KQkq
vdr

Post la karakterizaj unuaj movoj 1. e4 e5; 2. Ĉf3 Ĉc6; 3. Kb5 la Nigroj povas respondi per:

  • a6 (varianto Morphy) : Famigita de Paul Morphy, tiu movo donas al la Nigroj pli grandajn eblecojn. Ili ne timu 4 Kxc6. Tio estas la plej ofte ludata varianto, kiu povas alkonduki al la atako "Marshall": 3.Kb5 a6; 4.Ka4 (la plej ofte ludata) Kxc6 donas al la Nigroj kurieran duopon kaj bonan ŝancon ne perdi.
  • d6 (varianto Steinitz) : Ebligas al la Nigroj defendi sian peonon e5, samtempe disvolvante siajn oficirojn. La Blankoj provu profiti de la malrapida disvolviĝo de la Nigroj.
  • Kc5 (varianto Cordel) : Klasika defendo, sed Kc5 ne malhelpas d4.
  • Ĉf6 (varianto Berlina aŭ Kontraŭataka) : Ĝi kondukas al streĉaj pozicioj, tamen kun pli da eblecoj por la Blankoj.
  • f5 (varianto Schliemann) : Provokema movo de Schliemann.
  • Ĉd4 (varianto Bird) : Ebligad forkan atakon al la kavaliro kaj kuriero blankaj.
  • g6 (varianto Fianchetto) : Neniel profitdona al la Nigroj, kiuj perdas unu tempon.
  • Ĉge7 (varianto Cozio)
  • Kb4 (varianto Alapin)
  • Ke7 (varianto Lucena)
  • K6 (varianto Nuremberg)
  • g5 (varianto Brentano)
  • Ĉa5 (varianto Pollock)
  • De7 (varianto Vinogradov)
  • b6 (nomo ne konata)
Pli ofta variaĵo
abcdefgh
8a8b8c8d8e8f8g8h88
7a7b7c7d7e7f7g7h77
6a6b6c6d6e6f6g6h66
5a5b5c5d5e5f5g5h55
4a4b4c4d4e4f4g4h44
3a3b3c3d3e3f3g3h33
2a2b2c2d2e2f2g2h22
1a1b1c1d1e1f1g1h11
abcdefgh
La karakterizaj unuaj movoj estas:
  1. e4 e5
  2. Ĉf3 Ĉc6
  3. Kb5 a6