Haketfunkcio
funkcio por bildigi datenon de arbitra grando al fiksgranda datenbloko
Haketfunkcio estas funkcio ĵetanta ajnan vicon da bitoj aŭ bajtoj en bitĉenon kun antaŭfiksita longo. La rezultan bitĉenon oni nomas haketaĵo.
Unu el la ĉefaj aplikoj de haketfunkcioj estas ilia uzo en hakettabeloj por rapida serĉo de elementoj.
Ecoj de haketfunkcioj
redakti- Kiom ajn longa estas la argumento, la haketaĵo havas la preskribitan longon.
- Ĉar la cela aro kutime estas malpli granda ol la fonta, haketfunkcio normale ne estas disĵeto.
- Malgraŭ tio oni kutime elektas tian haketfunkcion, ke kolizio, t.e. unu sama haketaĵo responda al malsamaj argumentoj, estu okazo relative malofta, tiel ke oni povu uzi haketfunkcion por kontroli integron de datumo (ekz-e ĉe datumtransmeto).
- Malgranda variado de argumento povas kaŭzi drastan ŝanĝon de haketaĵo.
- Malsimile ol ĉe ĉifrado, per haketaĵo oni normale ne povas rekonstrui la argumenton, haketfunkcio ne estas inversigebla.
La termino
redaktiLa esperanta «haketado» paŭsas la anglan hashing (en la kuirarta signifo angle “chop and mix”, «dishaketu kaj miksu»), kies metafora signifo konsistas do en tio, ke oni «dishakas» la argumenton en malgrandajn bitĉenetojn (ekz-e en bajtojn), kaj miksas ilin (per cikla adicio aŭ simila procedo), tiel ke laŭeble pli multe da argumentaj bitoj iel lasu sian spuron en la haketaĵo.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojCarles Puigdemont i CasamajóVikipedio:DiskutejoMax WeinreichDua MondmilitoEsperantoVikipedio:Alinomendaj artikolojVikipedioHelpo:EnhavoVikipedio:MalgarantioIbn BatutaMaurice BéjartVikipedio:Forigendaj artikolojXXXTentacionVikipedio:AktualaĵojZsuzsa SzakácsPortalo:KomunumoMilena VelbaMing-dinastioTabla montaroVikipedio:KontaktojKategorio:Municipoj en distrikto PříbramSerĉilo-optimumigoTablomonta montaroKategorio:KrimoVikipedio:Bonvenon al VikipedioTorfoUzanto:DominikVikipedio:EnkondukoHelpo:SerĉadoVikipedio:Libera enciklopedioInfekciojMolièreAloísio SartoratoOkejPočepiceĜermolisto de brazilaj esperantistoj