György Lukács

hungara filozofo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon György Lukács (politikisto).

LUKÁCS György (pr. Lukaĉ ĝoerĝ) pli konata internacie kiel Georg Lukács, plengermannome Georg Bernhard von Lukács von Szegedin (kaj en la hungara szegedi Lukács György Bernát, naskita Löwinger György Bernát je la 13-a de aprilo 1885 en Budapeŝto, mortis je la 4-a de junio 1971 en Budapeŝto) estis hegelisma kaj marksisma filozofo, kaj literatura kritiko de historia romano unu el la plej gravaj tiukampe en la 20-a jarcento.

György Lukács
Persona informo
NaskonomoLöwinger György Bernát
Naskiĝo13-an de aprilo 1885 (1885-04-13)
en Budapeŝto
Morto4-an de junio 1971 (1971-06-04) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboMalnova tombejo de Budapeŝto, jobb oldali munkásmozgalmi díszsor J. 13 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojhungararusagermana
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materHumboldt-Universitato en Berlino (–1907)
Universitato Eötvös Loránd (–1909) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
InfanojFerenc Jánossy, Lajos Jánossy Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupofilozofo
sociologo
literaturkritikisto
universitata instruisto
politikisto
verkisto
arthistoriisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lia patro estis József Lukács (naskiĝis kiel Löwinger), direktoro de la Hungara Ĝenerala Kreditbanko. Lia patro ricevis la nobelan rangon en 1899 kun nobla nomo „szegedi” (Segeda).

György Lukács lernis juron en Budapeŝto, poste li plulernis en Berlino. Lia unua libro aperis en 1910, krome li verkis artikolojn ekzemple al Nyugat. En 1918 li aliĝis al la hungaraj komunistoj. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis vicministro kaj komisaro. Post la politika fiasko li rifuĝis al Vieno. Baldaŭ poste li vivis en Sovetunio, kie li arestiĝis. En 1945 li hejmenvenis.

Li estis membro de la Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj disĉiploj

redakti

Verkoj

redakti