Gösta Mittag-Leffler

Magnus Gösta MITTAG-LEFFLER (16-an de marto 1846, Stokholmo, Svedio - 7-an de julio 1927, samloke) estis sveda matematikisto, fondinto de la internacia matematika eldonaĵo Acta Mathematica (1882).

Gösta Mittag-Leffler
Persona informo
Magnus Gustaf (Gösta) Mittag-Leffler
NaskonomoMagnus Gustaf Mittag-Leffler
Naskiĝo16-an de marto 1846 (1846-03-16)
en Stokholmo
Morto7-an de julio 1927 (1927-07-07) (81-jaraĝa)
en Djursholm
Tombotombejo Djursholm en Danderyd vd
Lingvojsveda vd
ŜtatanecoSvedio vd
Alma materUniversitato de Upsalo vd
Familio
PatroOlof Leffler vd
PatrinoGustava Wilhelmina Mittag vd
GefratojAnne Charlotte Leffler • Frits Läffler • Artur Leffler vd
Edz(in)oSigne Mittag Leffler vd
ParencojGaetano Gösta Del Pezzo Leffler • Pasquale del Pezzo vd
Profesio
Okupomatematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampomatematiko vd
Doktoreca konsilistoGöran Dillner vd
Verkado
Verkojfunkcio de Mittag-Leffler ❦
teoremo de Mittag-Leffler ❦
Mittag-Leffler distribution vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Mittag-Leffler en 1872 eklaboris en la sveda Universitato de Upsalo kiel helpinstruisto (docento), oni nomumis lin 5 jarojn poste al matematika profesoro de la Helsinka Universitato. Li fondis - per financa apogo de Oskaro la 2-a, sveda reĝo - la eldonaĵon Acta Mathematica. Redaktoroj de la periodaĵo estis matematikistoj el la kvar skandinavaj landoj. Li estis dum 45 jaroj ĉefredaktoro de la gazeto.

Li pluevoluigis la matematikan analizon, okupiĝis pri limvaloro, diferenciala kaj integrala kalkulado, analiza geometrio kaj probablokalkulo.

Li laboris pri ĝenerala principo de la funkcioj, analizis la rilaton inter la dependaj kaj sendependaj variabloj, en 1875 pruvis teoremon de franca matematikisto Augustin Louis Cauchy.

Lia plej konata laboro temas pri la analiza bildigo de la unuvaloraj funkcioj, kies ĉefa punkto estas la Mittag-Leffler-teoremo.

Lia kastelo kaj biblioteko en Djursholm estas hodiaŭ parto de la Matematika Instituto Mittag-Leffler.

Li estis membro en multaj akademioj.