Ferenc Kiss (luktisto)


Ferenc Kiss [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Ferenc estis hungara luktisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.

Ferenc Kiss (luktisto)
Persona informo
Naskiĝo5-an de januaro 1942 (1942-01-05)
en Nick
Morto8-an de septembro 2015 (2015-09-08) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoamatora luktisto
sporta trejnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Kiss[1] naskiĝis la 5-an de januaro 1942 en Nick, li mortis la 8-an de septembro 2015 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Ferenc Kiss akiris trejnistan diplomon en instituto. Li ricevis signifan ŝtatan premion en 2015.

Sporta kariero

redakti

Ferenc Kiss inter 1954-1974 estis luktisto en ĉefurba fabrika sportklubo. Liaj pli gravaj sukcesoj okazis en klasik-stila luktado. Li estis hungara ĉampiono okfoje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1964, Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun bronza medalo, krome en mondĉampionumoj li estis la dua dufoje en 1965 kaj 1970, sed en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua dufoje en 1967 kaj 1968. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1973, poste li estis ankaŭ trejnisto enlande.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti
🔥 Top keywords: