Encyclopaediæ, seu orbis disciplinarum, tam sacrarum quam prophanarum, epistemon

La libro Encyclopaedia seu orbis disciplinarum tam sacrarum quam prophanarum epistemon ("Enciklopedio aŭ Sciaro de la mondo de fakoj"; Bazelo, 1559) estas unu el la unuaj libroj titolitaj encyclopedia.[1] Ĝi estis verkita de la kroatdevena filozofo kaj multfakulo Paŭlo Skalic. Ĝi estis por la unua fojo publikigita en Bazelo en 1559[2] kaj represita en Kolonjo, Germanio, en 1571.

Encyclopaediæ, seu orbis disciplinarum, tam sacrarum quam prophanarum, epistemon
referencverko
Aŭtoroj
AŭtoroPavao Skalić
Lingvoj
Lingvolatina lingvo
Eldonado
Eldondato1559
Ĝenroenciklopedio
vdr
Titolpaĝo de la verko de Skalić Encyclopaedia seu orbis disciplinarum tam sacrarum quam prophanarum epistemon el 1559, plej verŝajne unu el la unuaj enciklopedioj kiuj klare uzis la vorton encyclopedia en sia titolo.[1]

Robert Collison poste verkis, ke la verko estis malbone verkita, kaj estas grava nuntempe nur pro sia uzo de la vorto encyclopaedia, kaj ke Joachim Sterck van Ringelbergh uzis la vorton cyclopaedia por aludi al sia verko jam en 1541.[3] Skalić ankaŭ verkis traktaĵon pri muziko: nome Dialogus de Lyra (Kolonjo, 1570).[4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Yeo, Richard (2001). Encyclopaedic visions : scientific dictionaries and enlightenment culture. Cambridge New York: Cambridge University Press. p. 6. ISBN 978-0521152921.
  2. Franolić, Branko (1975). L'influence de la langue française en Croatie, d'après les mots empruntés: aspect socio-historique. Nouvelles éditions latines. p. 36.
  3. Collison, Robert. Encyclopaedias. 2a eld. (Hafner, 1966) p. 80
  4. Josip Andreis (1974), Music in Croatia, Institute of Musicology, p. 47, https://books.google.com/books?id=UUG0AAAAIAAJ&q=%22Dialogus+de+Lyra%22&dq=%22Dialogus+de+Lyra%22&hl=en&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=5, retrieved 2011-01-27