Eintracht Braunschweig

La asocio Braunschweiger Turn- und Sportverein Eintracht von 1895 e. V. (BTSV), mallonge Eintracht Braunschweig, estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Brunsvigo (Braunschweig) de la federacia lando Malsupra Saksio. Ĝi fondiĝis en 1895. Klubaj koloroj estas bluo kaj flavo. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu ĝis junio 2014 konkuris en la unua germania ligo de futbalo (Bundesliga). Tamen ĝi havas teamojn de viroj kaj de virinoj, de plenaĝuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj. Inter ili aparte sukcese konkuras la unua virina teamo de hokeo.

Eintracht Braunschweig
futbala klubo • glacihokea teamo • manpilka teamo
Kluba nomo Braunschweiger Turn- und
Sportverein Eintracht von 1895 e. V.
(tuta klubo)
Eintracht Braunschweig
GmbH Co. KGaA
(sekcio pri profesia futbalo)
Fondita 15-a de decembro 1895
Stadiono Eintracht-Stadion
Kapacito 25 540
Prezidanto Sebastian Ebel
Trejnisto Torsten Lieberknecht
Ligo dua nacia ligo de futbalo (ekde septembro 2014)
2021/2022 3-a pozicio (tria germania ligo de futbalo, ĝis somero 2014 ankoraŭ en la unua ligo)
Hejme
Ekstere
vdr

Eksteraj ligiloj

redakti
la stadiono panorame