Eŭporio (luno)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eŭporio.

Eŭporio estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Eŭporio
Natura satelito  de Jupitero (XXXIV)
satelito de Jupitero
Oficiala nomoJupitero XXXIV[1]
Aliaj nomojS/2001 J 10
Nomita laŭEuporie vd
Malkovro
MalkovrintojScott Sheppard kaj aliaj[1]
Dato de malkovro11-a de decembro 2001[1]
Loko de malkovroMauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
19 088 450 km
17 255 753 km vd
20 921 148 km vd
Discentreco0,096
Klinangulo144,69° (rilate al la ekliptiko)
Periodo538,78 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro~2 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~1,1 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo~124 K (averaĝe)
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo23,1[2]
vdr

Malkovro

redakti

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, kaj sia teamo de la Universitato de Havajo, per observoj faritaj inter la 9-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002.

Ili anoncis la 16-an de majo 2001 la malkovron de dekunu lunoj[3], inter kiuj Eŭporio, kiu ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 10

La 8-an de aŭgusto 2003 Ĝi ricevis, aprobata de IAU[4], la nomon Eŭporio, laŭ Euporia (greke Ευπορια)[5], unu el la Horoj de la helena mitologio, personiganta la abundecon.

Orbito

redakti

Ĝia orbito similas tiujn de la ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8°rilate al la Jupitera ekvatoro. Se Eŭporio aniĝus al la ananka grupo, ĝi estus plej interna luno de tiu grupo.

Notoj kaj referencoj

redakti


Eksteraj ligiloj

redakti