Distrikto Kirchdorf

distrikto de Aŭstrio

La Distrikto KIRCHDORF (germane: Bezirk Kirchdorf, antaŭe pli longe Bezirk Kirchdorf an der Krems) troviĝas en la suda parto de la aŭstria federacia lando Supra Aŭstrio. Distrikta ĉefurbo estas Kirchdorf an der Krems. Laŭ la stato de la jaro 2021 en la distrikto vivis 57 163 personoj sur areo de 1 239,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 46 loĝantoj/km².

Distrikto Kirchdorf
Mapo
distrikto de Aŭstrio
Statistikaĵoj
Ŝtato Aŭstrio
Federacia lando Supra Aŭstrio
ĈefurboKirchdorf an der Krems
Areo1 239,79 km²
Loĝantaro57 163 loĝantoj (en 2021)
Loĝdenso46 loĝantoj/km²
HorzonoUTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
RetejoOficiala retejo
vdr

La teritorio situas sude de la urbo Wels kaj limas en horloĝa direkto de nordo al la distriktoj Wels-Land, Linz-Land kaj Steyr-Land de Supra Aŭstrio, al la distrikto Liezen de Stirio kaj al la distrikto Gmunden de Supra Aŭstrio.

Komunumoj en la distrikto

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti