Charles de l'Écluse

Charles de l'Écluse (latine Carolus Clusius), (19-a de februaro 1525 en Arras4-a de aprilo 1609 en Leiden) estis franca botanikisto, kaj kiel unue priskribis la elamerike ĵusalvenintan terpomon.

Charles de l'Écluse
Persona informo
Char
Naskiĝo19-an de februaro 1525 (1525-02-19)
en Arras
Morto4-an de aprilo 1609 (1609-04-04) (84-jaraĝa)
en Leiden
TomboPieterskerk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojlatinahispanafranca vd
ŜtatanecoSuda Nederlando
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materGenta Universitato
Universitato de Wittenberg
Universitato de Marburg
Malnova universitato de Loveno
Universitato de Montpellier Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupobotanikisto
fungosciencisto
zoologo
universitata instruisto
kuracisto
tradukisto
ornitologo Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPlantoscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojHortus botanicus Leiden vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Estas ankaŭ li, kiu enigis en Eŭropon la Tulipon jam konatan en Turkio.

Lia lernejtempo tipas de la kleruloj tiutempaj, kiam estis klera interlingvo tra tuta Eŭropo, nome Latino: 1546-e li estas studento en universitato de Loveno (nun en Belgio), en 1548 li enskribiĝas en universitato Marburg ( centra Germanio), por studi filozofion, kaj profundiĝi en la sia protestanta kristana fido. Poste jare 1550-1554 li studadas en la tiam altaksata universitato de Montpellier (mediteranemara Francio).Poste li loĝos en Vieno, Parizo, Frankfurto ĉe Majno, kaj fine Leiden (Nederlando), kie li estis docento pri botaniko.

Nymphaea lutea major, illustration extraite de Rariorum Plantarum Historia (1601).

En 1557, li tradukis al franca Cruydt-Boeck de Rembert Dodoens.Je la 26-a de januaro 1588 enmanigis al li kelkajn tuberojn de terpomoj Filipo de Sivry, guberniestro de Mons, kiu mem ricevis ili de sekvantarano de la papa ambasadoro (kelkaj plantoj estis senditaj al papo Pio la 4-a far kunulo de Francisco Pizzaro. Li tiam kiel unue konatigis la planton, kiun li nomas Taratuffi aŭ "papa-ojn de la peruanoj".

Vidu ankaŭ

redakti