Batalo de Plata-Rivero
La Batalo de Plata-Rivero aŭ Batalo de la Rivero Plata (konata surloke ankaŭ kiel Batalo en la Golfo de Montevideo) estis la unua marbatalo inter britaj kaj germanaj ŝipoj dum la Dua Mondmilito. Krome, ĝi estis la sola epizodo de tiu milito okazinta en Sudameriko, nome en teritoriaj akvoj de Urugvajo, precize antaŭ la estuaro de la Plata-Rivero. Partoprenis ĝin la germana kirasŝipo Admiral Graf Spee, kaj la britaj krozŝipoj HMS Ajax, HMS Achilles kaj HMS Exeter. Ĝi okazis en la 13-an de decembro 1939. La germanoj suferis perdon de 36 mortintoj, dum la britoj suferis perdon de 72 mortintoj. La kvar engaĝiĝintaj ŝipoj estis damaĝitaj.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojCarles Puigdemont i CasamajóIslamoDiskuto:IslamoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioPortalo:KomunumoYoastVikipedio:DiskutejoUsonoWilhelm VollmerŜablono:ĈefPaĝoMondAktualaĵoVikioJapanioTeroVikipedio:MalgarantioIsraeloIranoPortalo:PortalejoHelpo:Oftaj demandojPortugalioVerkistoKurosawa AkiraKategorio:SciencoProjekto:Kontrolu VikipedionProduktoro2024Fondaĵo VikimedioEbria AnĝeloLitovioKategorio:Legindaj artikolojNiĝero6-a de septembroScenaristoWiki How