Armenlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la armena lingvo

La armenlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la armena lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Վիքիպեդիա Ազատ հանրագիտարան [Wīkīpedyā Azat Hanragitaran] aŭ pli mallonge Վիքիպեդիա [Vīkīpedyā]. Formale komencita la 9-an de julio 2003, la projekto praktike vigliĝis nur ekde la jaro 2005. En oktobro 2013 ĝi havis iom pli ol 90 000 artikolojn, kaj - interalie helpe de granda publika kampanjo de marto 2014 varbanta redaktantojn por la projekto - atingis pli ol 120 000 artikolojn ĝis julio 2014. La 6-an de majo 2024 ĝi enhavas 308 433 artikolojn.

Armenlingva Vikipedio
Retadresohy.wikipedia.org
KategorioVikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvoarmena
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 6-a de majo 2024
Artikolnombro308 433
Profundeco63.1
Paĝoj1 138 226
Redaktoj9 923 367
Uzantoj143 596
Aktivaj uzantoj513
Administrantoj10
Dosieroj12 118
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti