Andelfingen (distrikto)

La distrikto Andelfingen estas distrikto en Kantono Zuriko en Svislando. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Andelfingen.

Distrikto Andelfingen
Blazono de Andelfingen
Kastelo Laŭfen super la Rejn-Akvofalo
Mapo de la distrikto Andelfingen
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
ĈeflokoAndelfingen
Geografia situoCH1903: 692324 / 274721 (mapo)47.6166666666678.6666666666667Koordinatoj: 47° 37′ N, 8° 40′ O; CH1903: 692324 / 274721 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj28414  (2007-12-31)
Areo166,64 km²
Loĝantardenseco170,51 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0102
vdr

Geografio

redakti

La distrikto Andelfingen situas en nordokcidento de la Kantono Zuriko. Kun nur 28414 loĝantoj (je la 31-a de decembro 2007) ĝi estas laŭ loĝantaro la plej malgranda de la zurikaj distriktoj. La regiono nomiĝas ankaŭ Zurika Vinlando (germane Zürcher Weinland), ĉar oni, kiel la nomo diras, en la regiono kultivas vinberojn ĉe la deklivoj de la monto-ĉeno Irchel, kiu estas la plej orienta parto de la Ĵuraso. La nordan limon de la distrikto formas la rivero Rejno kaj la fama Rejn-Akvofalo troviĝas duone sur la teritorio de la distrikto. Meze tra la distrikto fluas la rivero Turo, kiu alfluas la Rejnon ĉe Flaach kaj Ellikon ĉe Rejno.

Trafiko

redakti

Tra Andelfingen pasas la nacia aŭtoŝoseo A4 de Vinterturo al Ŝafhaŭzo. La publika transporto estas garantiita per la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Ŝafhaŭzo kaj per la linio de THURBO AG de Vinterturo al Stein ĉe Rejno. Diversaj poŝtaŭtolinioj zorgas por la atingeblo de la multnombraj etaj vilaĝoj kaj setlejoj en tiu-ĉi tre kampara regiono.

En nord-okcidento kaj nordo la distrikto Andelfingen limas al Germanio kaj al la Kantono Ŝafhaŭzo, en oriento al la Kantono Turgovio, en sudo al la distrikto Vinterturo kaj en sud-okcidento al la distrikto Bülach.

Politikaj komunumoj de la distrikto Andelfingen

redakti

La distrikto Andelfingen en 2011 havis 24 komunumojn. Jen la listo:

BlazonoPoŝtkodoNomoLoĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunuma
kodo
8452Adlikon ĉe Andelfingen6216,710021
8450Andelfingen17956,650030
8463Benken ZH7755,670022
8415Berg ĉe Irchel5937,060023
8414Buch ĉe Irchel83610,260024
8447Dachsen19192,690025
8458Dorf6345,550026
8245Feuerthalen34402,490027
8416Flaach122810,160028
8247Flurlingen14062,400029
8444Henggart21723,010031
8457Humlikon4563,700032
8451Kleinandelfingen207010,360033
8248Laufen-Uhwiesen15166,270034
8460Marthalen189614,110035
8477Oberstammheim10669,360036
8475Ossingen134913,070037
8462Rejnaŭo13318,960038
8478Thalheim ĉe Turo8056,440039
8466Trüllikon9969,520040
8467Truttikon4744,420041
8476Unterstammheim8777,320042
8459Volken3093,210043
8468Waltalingen6887,250044
Totale2429120166,640102

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Bildoj

redakti