Alfred Kolleritsch

Alfred KOLLERITSCH (naskiĝinta la 16-an de februaro 1931 en Brunnsee, Suda Stirio, mortis la 29-a de majo 2020 en Graz) estis aŭstra verkisto.

Alfred Kolleritsch
Persona informo
Naskiĝo16-an de februaro 1931 (1931-02-16)
en Eichfeld
Morto29-an de majo 2020 (2020-05-29) (89-jaraĝa)
en Graz
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoAŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Graz Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Alfred Kolleritsch
Profesio
Okupoverkisto
universitata instruisto
poeto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoAustrian literature (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel instruisto kaj eldonisto

redakti

Li estas de graveco ne nur kiel verkisto de romanoj kaj poemoj sed ankaŭ kiel eldonanto kaj publikighelpanto de junaj aŭtoroj. Post la doktoriĝo pri Martin Heidegger li estis instruisto en Graz, kie li iĝis fondomembro de la artista/verkista ligo Forum Stadtpark.

Ekde 1960 li eldonis la fakgazeton Manuskripte por pretigi platformon al eksperimenta literaturo en Aŭstrujo; ĝi estas ĝis nun unu el la plej gravaj germanlingvaj literaturgazetoj.

Kiel aŭtoro

redakti

Per propraj eldonoj li nur malfrue famiĝis. Lia unua romano aperis en 1972 (Die Pfirsichtöter). Tie ĉi kiel ankaŭ en siaj sekvantaj romanoj li dediĉas sin per ege kompleksa kaj fermita lingvo al la demando pri libereco kaj feliĉo kaj kontraŭbatalas totalismaĵojn, fremddestinigon kaj iun ajn specon de rigidiĝo. Iliaj titoloj estas jenaj: Die grüne Seite (1974), Gespräch im Heilbad (1985), Allemann (1989) kaj Der letzte Österreicher (1995).

Liaj poemoj eldonitis en la sekvontaj libroj: Einübung in das Vermeidbare (1978), Absturz ins Glück (1983), Augenlust (1986), Zwei Wege, mehr nicht(1993) kaj In den Tälern der Welt (1999).

Eksteraj ligiloj

redakti