Albi (Francio)

komunumo en la departemento Tarn de Francio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Albi
Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo de UNESKO

Albi (jen france kaj okcitane) estas franca komunumo kaj la ĉefurbo de la departemento Tarn. Ĝi troviĝas en la regiono Okcitanio kaj havas proksimume 50.000 loĝantojn.

Albi
Albi kaj ties katedralo
Albi kaj ties katedralo
Albi kaj ties katedralo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Devizo: Devizo : « Stat baculus vigilatque leo turresque tuetur »
("La sceptro staras, la leono vigilas kaj la turojn protektas.")
Administrado
StatusoUrbo
LandoFrancio
RegionoOkcitanio
DepartementoTarn
(prefektejo)
ArondismentoAlbi (ĉefurbo)
KantonoĈefurbo de 6 kantonoj
INSEE kodo81004 [+]
Poŝtkodo81000
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroS-ino Stéphanie Guiraud-Chaumeil
2014-2020
Demografio
Loĝantaro49 714  (2021) [+]
Loĝdenso1 123 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo43° 56′ N, 2° 9′ O (mapo)43.9280555555562.1458333333333
Alto169 m [+]
Areo44,26 km² (4 426 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Albi (Tarn)
Albi (Tarn)
DEC
Situo de Albi
Albi (Francio)
Albi (Francio)
DEC
Situo de Albi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albi [+]
Monda heredaĵo

Lando Francio
Tipokultura heredaĵo
Kriteriojiv, v
Fonto1337
Regiono**Eŭropo
Registra historio
Registrado2010  (34-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Kvankam albigensismo, mezepoka herezo (aŭ katarismo) ŝuldas sian nomon al la ĉirkaŭaĵoj de tiu urbo, fakte ĉi lasta ne havis pli multajn anojn de tiu herezo ol la cetero de Langvedoko.

Geografio

redakti

Albi ĝuas belegan situacion sur monteto super la rivero Tarn.

Vidindaĵoj

redakti

Albi estas unu el la "rozkoloraj" urboj de sudokcidenta Francio, samkiel TuluzoMontauban, pro la koloro de la brikoj per kiuj la tuta urbo estis konstruita.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Katedralo Sankta-Cecilia (Albi).

La fortikigita katedralo Sainte Cécile, el videblaj rozkoloraj brikoj, konstruita inter 1282 kaj 1480, kun siaj mirindaj pentraĵoj kaj la episkopa palaco, kie nun hejmas la muzeo pri la pentristo Toulouse-Lautrec estas la ĉefaj vidindaĵoj de la urbo. Sed menciindaj estas ankaŭ la mezepokaj mallarĝaj stratoj, kaj la multnombraj preĝejoj kaj kapeletoj de la urbocentro.

La 31-an de julio 2010, en Brasilia, la « Episkopa Urbo Albi », kiu entenas la katedralon Sainte-Cécile, la episkopan Palacon de la Berbie, la preĝejo Saint-Salvi kaj ties klostro, la bordoj de la rivero Tarn kaj la malnova Ponto kaj pluraj konstruaĵoj klasigitaj kiel historiaj monumentoj estis aldonitaj al al listo de Monda heredaĵo de Unesko.

Lokaj famuloj

redakti

Albi estas la naskiĝloko de Toulouse-Lautrec kaj de La Pérouse (1741 - 1788), esploristo kiu malkovris plurajn insulojn de la Pacifika Oceano.

Esperantistoj

redakti

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti