Martiros Sarjan

armena pentristo

Martiros Sarjan (armene: Մարտիրոս Սարյան, ruse: Мартиро́с Сарья́н) (n. la 16-an de februaro 1880 — m. la 5-an de majo 1972) estis unu el la plej famaj armenaj pentristoj naskiĝinta en la diasporo (Rusio) kaj fondinto de la moderna armena pentrarto.[1]

Martiros Sarjan
Persona informo
Naskiĝo16-an de februaro 1880 (1880-02-16)
en Nakhichevan-on-Don, Donskoj oblast',  Rusia Imperio
Morto5-an de majo 1972 (1972-05-05) (92-jaraĝa)
en Erevano, Armena Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
TomboQ42794464
Lingvojarmena
ŜtatanecoRusia ImperioSovetunio
Alma materAltlernejo de belartoj (Rusio)
Familio
InfanojGhazaros Saryan • Sargis Saryan
Okupo
Okupopentristo • politikistoilustristo
vdr

Biografio redakti

Martiros Sarjan (dekstre) kune kun Drastamat Kanajan
Jeghiŝe Tadevosjan, Vardges Surenjanc, Martiros Sarjan, Panos Tarlemezjan - 1916

Li naskiĝis el armena familio en la urbo Nor Naĥiĉevan (nuna Rostov-na-Donu, Rusio). En 1895 kun 15 jaroj, li finis la studadon en la lernejo Naĥiĉevano kaj ekde 1897 ĝis 1904 studis en la Moskva Art-Lernejo. Al lia kariero multe influis la verkaĵoj de Paul Gauguin kaj Henri Matisse. Li ekspoziciis siajn pentraĵojn en pluraj lokoj de la mondo. Ĉe la Opero de Erevano staras statuo pri li kie ĉiun semajnfinon okazas subĉiela pentraĵvendado pri pentraĵoj ĉefe inspiritaj pri armenaj simboloj kiel la monto Ararato, monaĥejoj aŭ la armena naturo.[2]

Li vizitis Armenion unuafoje, tiam parto de la Rusia Imperio, en 1901, vizitante la lokojn Lori, Ŝirako, Eĉmiadzin, Monaĥejo Haghpat, Monaĥejo Sanahin, Erevano kaj Sevan. Li faris la unuajn pejzaĝojn kiuj reprezentis la armenan popolon "Makravank", 1902; "Aragac", 1902; "Buffalo. Sevan", 1903; "Nokto en la Ĝardeno", 1903;" En la armena popolo", 1903, ktp. Liaj laboraĵoj ricevis favorajn kritikojn fare de la moskvaj ĵurnaloj.[3]

De 1910 al 1913 li vojaĝis tra Turkio, Egiptio kaj Irano. En 1915 troviĝis en Eĉmiadzin kie li helpis la rifuĝintojn kiuj fuĝis de la armena genocido en la Osmanida Imperio. En 1916 vojaĝis al Tbiliso (Kartvelio) kie li geedziĝis kun Lusik Agajan. Estis tie kie li helpis organizi la Societon de Artistoj el Armenio.

Post la Rusa Revolucio en 1917 li iris loĝi kun sia familio al Rusio. En 1921 translokiĝis al Armenio. Kvankam la plejparto de liaj laboraĵoj temas pri la armenaj pejzaĝoj, ankaŭ li ellaboris kaj dizajnis la blazonŝildon de la Armena Soveta Socialisma Respubliko kaj ankaŭ li dizajnis la unuan kurtenteatrejo por la armena ŝtato.[4]

Inter 1926 - 1928 li loĝis kaj laboris en Parizo, sed la plimulto de liaj pentraĵoj el tiu periodo estis detruitaj pro incendio ĉe la ŝipo per kiu li revenis el Sovetio.[5]En la malfacilaj jaroj de 1930, li denove okupiĝis pri pejzaĝoj kaj portretoj. En tiu epoko li estis elektita kiel deputito al la Supera soveto de la USSR kaj premiita per la Ordeno de Lenin kaj aliaj medaloj kaj ordenoj.[6]

Sarjan forpasis en Erevano la 5-an de majo 1972. Lia antikva domo en Erevano nuntempe estas muzeo dediĉita al lia verkado kun centoj da objektoj montritaj. Li estis enterigita en Erevano en la Panteono apud Komitas Vardapet.[7]

Kreemo redakti

Unu el la ĉambroj de la dommuzeo de Sarjan

Sarjan kreis portretojn, pejzaĝojn, pentritajn Aranĝitaĵojn, panelojn, pentritajn librojn, faris scenejajn verkojn. Ne estis por li gravaj aŭ malgravaj ĝenroj. La arta kvalito fariĝis la ĉefa celo por la artisto.En liaj verkoj de 1896-1903 ("Portreto de patrino", 1898, "Bovinoj", 1899, "Portreto de Ustian Sarjan", 1900, "Memportreto", "Makravank", ambaŭ 1902, "Sofia Miansarjan", 1903) estas la realisma, "skulpta" strukturo de objektoj. La koloro estas akromata kaj "muzeeca". La superreganta grizbruno rolas en la gradeco de lumo kaj ombro. La ĉevalo limiĝas al reproduktado de la real-fizika certeco de la realo.

Heredaĵo redakti

Sarjan estas la fondinto de la moderna skolo de armena pentrarto. Lia arto, impregnita de moderneco, transpontis la karakterizajn trajtojn de la plurjarcenta armena kulturo (belartoj, arkitekturo, ornama arto) al nuntempaj problemoj, kreante novan, humanisman, "sarjanan" arton kun siaj nuanco kaj enhavo, kie la limoj de koloro, linio, kunmetaĵo kaj pentraj ĝenroj vastiĝis en larĝo kaj profundo.

Statuo al Sarjan en Erevano, Armenio.

Memoraĵoj redakti

  • Estas statuo de Martiros Sarjan en Erevano, Armenio. Unu el la centraj parkoj de la urbo nomiĝas laŭ Sarjan. En tiu ĉi parko kutime vendiĝas armenaj pentraĵoj fare de lokaj pentristoj.
  • En 2000 kaj 2005 poŝtmarkoj dediĉitaj al Sarjan estis kreitaj en Armenio.
  • Estas strato Sarjan en Rostov-na-Donu, kie estas monumento dediĉita al Sarjan, estas ankaŭ strato Sarjan en la urbocentro de Erevano. Nuntempe unu el la plej famaj.
  • Estas infana arta lernejo nomita Martiros Sarjan en vilaĝo Ĉaltir (distrikto Mjasnikov).
  • La verko de Sergej Ŝervinskij "En Studio de Sarjan" (1985) estas dediĉita al Sarjan.
  • Lia bildo estas prezentita sur la 20mil-drama monbileto de la Respubliko Armenio.

Bildaro redakti

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. "Մարտիրոս Սարյանի ծննդյան 125-ամյակին նվիրված գիտաժոդով [Scientific Session on Martiros Saryan's 125th Birth Anniversary]", paĝoj 304–305. (armene)
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj yandex1; $2
  3. The singer of Armenia (ruse). Rusia Akademio de Sciencoj. Alirita 2010-02-21.
  4. Biography, Saryan's Museum. Saryan.am. Arkivita el la originalo je Septembro 6, 2012. Alirita 2013-05-11.
  5. Biography, Saryan's Museum. Saryan.am. Arkivita el la originalo je Aŭgust 20, 2011. Alirita 2013-05-11.
  6. "Սարյանի արվեստը [Sarian's Art]", 1972, paĝoj 288–291. (armene)
  7. Saryan. Agniart.ru. Alirita 2013-05-11.