Lago Parz (armene: Պարզ Լիճ) estas malgranda lago situanta en la Diliĝana Nacia Parko oriente de Diliĝano en Armenio. La lago formiĝis per naturaj klimataj ŝanĝoj. "Parz" en la armena signifas klara.

Lago Parz.

En 2017 la Transkaŭkaza Migrovojo estis kreita por ligi la lagon Parz kun la urbo Diliĝano kaj en la kontraŭa direkto kun la vilaĝo Goŝ kaj lago Ĝoŝ. La vojo estis kreita per la konstruado de novaj vojoj por kunligi ekzistantajn vojojn aŭ tervojojn[1].

En 2018 la neregistara organizo Trails For Change konstruis novan vojon, kiu ĉirkaŭas la lagon. Restoracio kun trinkejo, remŝipa ŝnurejo kaj zipaj linioj troviĝas ĉirkaŭ la lago.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti